Project Gutenberg's Ifigenio En Tauxrido, by Johann Wolfgang von Goethe This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Ifigenio En Tauxrido Author: Johann Wolfgang von Goethe Translator: L. L. Zamenhof Release Date: September 13, 2007 [EBook #22592] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK IFIGENIO EN TAUXRIDO *** Produced by Andrew Sly, David Starner, and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net [Illustrajxo: D-RO L. L. ZAMENHOF] Fot. Pirou Boul. St. Germain, Paris. [Illustrajxo: EMANUEL REICHER arangxas la unuan prezentadon de "Ifigenio" en Esperanto por la 4a Internacia Esperantista Kongreso en Dresden (19a de Auxgusto 1908) kaj ludas la rolon de TOAS.] [Illustrajxo: HEDWIG REICHER ludas la rolon de IFIGENIO.] [Illustrajxo: BRUNO DECARLI ludas la rolon de ORESTO.] IFIGENIO EN TAUXRIDO Presejo de Moller & Borel G. m. b. H. Berlin S., Prinzenstrasse 95. ESPERANTO Verkaro de D-o ZAMENHOF GOETHE IFIGENIO EN TAUXRIDO Dramo en kvin aktoj EL GERMANA LINGVO TRADUKIS D-ro L. L. ZAMENHOF FRANCUJO HACHETTE ET CIE 79, Boul. Saint-Germain PARIS. GERMANUJO ESPERANTO VERLAG MOLLER & BOREL 95, Prinzenstrasse BERLIN. 1908. Tous droits reserves. PERSONOJ: IFIGENIO. TOAS, regxo de la Tauxridanoj. ORESTO. PILADO. ARKAS. Loko de agado: arbareto antaux la templo de Diano. IFIGENIO EN TAUXRIDO. AKTO UNUA. SCENO UNUA. IFIGENIO (sola). Al via ombro, pintoj movigxemaj De l' densa kaj antikva arbareto, Al la sanktej' kvieta de l' diino Ankoraux nun kun trema sent' mi iras, Simile kiel la unuan fojon: Ne povas mi al vi alkutimigxi. Jam multajn jarojn min cxi tie kasxas Plej alta volo, kiun mi obeas; Mi tamen cxiam sentas min nur fremda. Cxar ve! transmare estas miaj karaj! Mi longajn tagojn staras sur la bordo, Sercxante per la kor' la Grekan landon; Al miaj gxemoj nur per surdaj tonoj Respondas la ondegoj de la maro. Ho ve al tiu, kiu devas vivi For de l' gepatroj kaj de la gefratoj! Malgxojo al li rabas la felicxon; Forvagas flanken cxiam liaj pensoj Al la gepatra domo, kie suno Al li aperis la unuan fojon, Kaj samdomanoj cxiam pli kaj pli En ludo alligigxis reciproke. La diojn mi ne jugxas; tamen vere Plendinda estas stato de virino. En domo kaj milit' la viro regas, En fremda land' li ankaux al si helpas; Li la posedon, li la venkon gxuas, Ecx lia morto estas morto glora. Sed la virinon cxio cxirkauxbaras! Ecx krudan edzon obeadi estas Por sxi ne sole devo, sed konsolo; Sed kiel mizerega sxi farigxas, Se en fremdlandon pelis sxin la sorto! Cxi tie Toas, nobla viro, tenas Min en katenoj sanktaj, tamen sklavaj. Kun honto mi konfesas, ke mi servas Al vi, diino, mia savintino, Nur kontrauxvole! Tamen mian vivon Al vi dedicxi devus mi libere! Al vi, Diano, cxiam mi esperis, Ankoraux nun esperas mi sencxese. Vi min, filinon de plej granda regxo, En vian sanktan aman brakon prenis, Por savi de la morto. Ho, diino, Se tiun grandan viron, kiun vi Turmentis, postulante la filinon, Kaj li al vi oferis la plej karan,-- Se la Agamemnonon disimilan Vi de la Trojaj muroj disbatitaj Venigis glore en patrujon lian, Se vi al li konservis la edzinon, Elektron kaj la filon, la trezorojn: Vi ankaux min redonu al la miaj Kaj min, savinte de la morto, savu De l' cxi-tiea vivo, dua morto! SCENO DUA. IFIGENIO. ARKAS. ARKAS. Min sendas nia regxo, li esprimas Saluton al pastrino de Diano. Hodiaux por mirindaj novaj venkoj Tauxrido dankas sian patroninon. Mi venas antaux regxo kaj armeo Kun la raport', ke ili proksimigxas. IFIGENIO. Akcepton decan ni al ili faros, Kaj la diin' atendas kun favoro La oferdonon el la man' de Toas. ARKAS. Se ankaux la rigardo de l' pastrino, De l' respektata sankta virgulino, Nun estus pli serena kaj pli luma, Gxi estus bona signo por ni cxiuj! Malgxoj' kasxita tamen cxiam kovras Mistere vian koron. Jam tre longe El via brusto vane ni atendas Vorteton de konfido. De l' momento, En kiu mi cxi tie vin ekkonis, Rigardo via cxiam min tremigas; Kaj kvazaux enforgxita per ferajxo, Animo via kasxas sin profunde. IFIGENIO. Mi estas ja orfino elpelita. ARKAS. Cxu vi cxi tie sentas vin tiele? IFIGENIO. Cxu povas fremda land' farigxi hejmo? ARKAS. Por vi la hejmo ja farigxis fremda. IFIGENIO. Pro tio gxuste sangas mia koro. En la komenco de l' juneco, kiam Apenaux la animo alligigxis Al la gepatroj kaj al la gefratoj Kaj harmonie el malnova bazo Plantidoj novaj cxarme kreskis supren, Ha, tiam min malben' ne miakauxza Subite kaptis kaj min apartigis De la amatoj kaj per fera mano La cxarman ligon sxiris. Flugis for La gxojo de l' juneco, la gxuado De la unuaj jaroj. Ecx savita, Mi estis jam nur ombro; la gajeco De l' viv' en mi neniam plu refloros. ARKAS. Se vi vin nomas tiel malfelicxa, Mi povas ankaux nomi vin sendanka. IFIGENIO. Vi dankon cxiam havas. ARKAS. Sed ne tiun Sinceran, kiu logas bonfaradon, Gajecon, kiu al la mastro montras Kontentan vivon kaj amantan koron. Memoru, kiam antaux multaj jaroj Mistera sort' alportis vin cxi tien, Ho, tiam vin, donitan de la dioj, Renkontis Toas kun respekt' kaj amo; Amike vin akceptis tiu bordo, Pri kiu kun teruro cxiam pensas Fremduloj, cxar neniam antaux vi Fremdul' en nian regnon povis veni, Se li ne volis laux antikva moro Sur la sxtuparo sankta de Diano Tuj fali kiel sanga oferdono. IFIGENIO. Libere spiri ne signifas vivi. Cxu estas vivo, se sur unu loko, Kiel spirito cxirkaux sia tombo, Mi devas nur funebri? Cxu gxi estas Natura, gaja kaj konscia vivo, Se cxiu tago, vane trasongxita, Preparas nin al tiuj grizaj tagoj, El kiuj sur malgaja bord' de Leto Konsistas la estado de l' mortintoj? Sencela vivo estas frua morto; Jen estas mia plej virina sorto. ARKAS. Pardonas mi la noblan fierecon, Pro kiu al vi mem vi ne suficxas; Mi vin bedauxras, cxar la tutan gxuon De l' viv' gxi de vi rabas. Cxu nenion De via veno vi cxi tie faris? Sed kiu do la regxon serenigis? Kaj kiu per bonkora admonado Forigis la antikvan kruelajxon, Ke cxiu fremda devis sian vivon Sur la altaro de Diano perdi? Kaj la kaptitojn kiu tiel ofte De certa mort' resendis al patrujo? Kaj cxu, anstataux flami per kolero Pro perdo de antikvaj oferdonoj, Diano ne auxskultis vian pregxon? Kaj cxu ne cxirkauxflugas la armeon La venko kaj ecx antaux gxi rapidas? Cxu ne pli bonan sorton cxiu sentas De l' temp' kiam la regxo, cxiam sagxa Kaj brava, nun sub via efikado Farigxis ankaux mola, favorkora, Al ni faciligante nian devon De la silenta obeado? Tion Vi nomas senceleco, se de vi Sur milojn dolcxe gutas la balzamo? Se al popol', al kiu Di' vin donis, Vi estas nova fonto de felicxo Kaj donas sur la bordo de la morto Al la fremdulo savon kaj revenon? IFIGENIO. Malgranda faritajxo malaperas Cxe la rigardo, kiom fari restas. ARKAS. Cxu decas tro malsxati siajn farojn? IFIGENIO. Malbone estas siajn farojn pesi. ARKAS. Fiere veran indon tro malsxati Aux pro valor' malvera tro sin lauxdi-- Egale ambaux estas mallauxdindaj. Ho, kredu vi al la parol' de viro Sindona kaj honesta: se hodiaux La regx' al vi parolos, faciligu Al li la taskon diri sian penson. IFIGENIO. Vi min maltrankviligas. Mi jam ofte De li proponon timis kaj evitis. ARKAS. Pripensu viajn agojn kaj profiton! De l' tempo, kiam li la filon perdis, La regxo al malmultaj jam konfidas, Kaj ecx al tiuj malpli ol antauxe; Suspekte nun en cxiu nobelido Li vidas heredanton de la regno, Li timas senkonsolan maljunecon Kaj eble ecx ribelon, fruan morton. La skitoj ne tre sxatas paroladon, Des pli la regxo. Li, kiu kutimis Nur agi kaj ordoni, li ne scias La arton aldirekti paroladon De malproksime lerte gxis la celo. Al li la taskon ne malfaciligu Per retenigxo aux ecx per intenca Nekomprenado. Iru komplezeme Duonon de la voj' al li renkonte! IFIGENIO. Akceli tion, kio min minacas? ARKAS. Aspiron lian nomas vi minaco? IFIGENIO. Jes, gxi por mi la plej terura estas. ARKAS. Por lia amikec' konfidon pagu! IFIGENIO. Se li min liberigos de la timo. ARKAS. Devenon vian antaux li ne kasxu. IFIGENIO. Pastrino devas esti sekretema. ARKAS. Sekreto antaux regx' ne devas esti; Kaj kvankam li ne tuj postulas, tamen En sia granda koro li gxin sentas, Ke vi tre zorge antaux li vin kasxas. IFIGENIO. Cxu havas li koleron kontraux mi? ARKAS. Mi gxin supozas. Kvankam li silentas, Okazaj vortoj tamen al mi montris, Ke lia koro forte jam decidis Posedi vin. Mi petas vin, ne lasu Lin al si mem, por ke en lia koro Ne maturigxu la koler', portante Al vi teruron, kiu tro malfrue Vin memorigus pri konsilo mia! IFIGENIO. Ho, cxu la regx' intencas fari tion, Pri kio nobla homo, kiu amas La propran nomon kaj respektas diojn, Neniam devas pensi? Cxu li volas Perforte min de la altaro tiri En sian liton? Tiam mi min turnos Kun voko al la dioj, kaj precipe Al sxi, Diano energia, kiu Defendon sian certe ne rifuzos Kiel diino al pastrino sia Kaj kiel virgulin' al virgulino. ARKAS. Ne timu! Nova sango malkvieta La regxon ne instigos fari tian Junulan agon. Sed de li mi timas Alian nun decidon, kiun li Plenumos senkompate kaj severe, Cxar li neniam sxangxas la decidojn. Mi tial petas, montru al li dankon, Se pli oferi vi al li ne povas. IFIGENIO. Ho, diru, diru, kion plu vi scias! ARKAS. Li diros mem. Mi vidas, ke li venas. Al vi ordonas via propra koro Akcepti lin amike kaj konfide. Kaj noblan viron bona vort' virina Kondukas malproksimen. IFIGENIO. Mi ne povas Plenumi la konsilon bondeziran, La konsciencon tamen mi obeos Kaj al la regx' por lia bonfarado Mi donos bonajn vortojn. Mi dezirus, Ke al la potencul' mi sen mensogo Esprimi povu, kio al li placxos. SCENO TRIA. IFIGENIO. TOAS. IFIGENIO. Per la plej belaj donoj kaj trezoroj Vin benu la diino! Al vi cxiam Sxi donu venkon, gloron kaj ricxecon, Bonstaton por la viaj kaj plenumon De cxiu via nobla ekdeziro! Ke vi, kiu tre multajn zorge regas, Felicxon ankaux multigitan havu! TOAS. Mi gxojus, se min glorus la popolo, Ke tion, kion mi akiris, gxuas Aliaj pli ol mi. La plej felicxa-- Cxu regxo, cxu simplulo--estas homo, Se lin gxojigas lia propra domo. Vi partoprenis en doloro mia La tagon, kiam glav' de malamiko De mia flanko rabis mian filon, La lastan, la plej bonan. Tiel longe, Dum mia koro estis okupita De la spirit' de vengxo, mi ne sentis La dezertecon do logxejo mia; Sed nun kontentigita mi revenas, La malamikan regnon mi detruis Kaj mia filo estas jam vengxita,-- Nun en la tuta mia domo restas Nenio, kio povus min gxojigi. La gajan obeadon, kiu lumis Por mi gxis nun el la okul' de cxiu, Nun ombras zorgo kaj nekontenteco. Jam cxiu pensas pri la estonteco Kaj senfilulon sekvas nevolonte. Mi venas nun en tiun templon, kiun Mi vizitadis ofte, por elpeti La venkon, aux por danki por la venko. En mia brusto portas mi deziron Malnovan, kiu certe por vi ankaux Ne estas nekonata: mi esperas, Ke por la beno al popolo mia Kaj al mi mem mi enkondukos vin En mian domon kiel fiancxinon. IFIGENIO. Ho regxo! Al knabino nekonata Tro multe vi oferas. Hontigita Nun staras antaux vi la fremdulino, La elpelita, kiu sur la bordo Nenion sercxis krom rifugxo paca, Kaj tion vi al mi suficxe donis. TOAS. Ke la devenon vian antaux mi Vi cxiam kasxas, regxon ofendante,-- Neniu gento povus gxin toleri. Timigas nia bordo la fremdulojn: Postulas tion legx' kaj neceseco; Sed vi ja gxuas cxiujn legxajn rajtojn, Vi, plej afable akceptita gasto, Lauxplacxe disponanta sian tagon,-- De vi konfidon mi esperis, kiun Meritas mastro por la gastameco. IFIGENIO. Se kasxis mi la nomon de l' gepatroj, Ho, mia regxo, kredu, mi gxin faris Pro embaraso, ne pro malkonfido. Cxar ve! tre povas esti, ke se vi Ekscius, kiu antaux vi trovigxas Kaj kian sorto malbenitan kapon Vi nutras kaj defendas, terurego Atakus tiam vian grandan koron; Anstataux sur la tronon min inviti, Vi eble min elpelus el la regno, Kaj antaux ol atingus mi revenon Al mia hejmo, finon de l' vagado, Vi pusxus min al la mizero, kiu Farigxas cxie la terura sorto De cxiu elpelito kaj vaganto. TOAS. Nu, kiel ajn pri vi la dioj pensas Kaj kion ajn pri via dom' decidis,-- Mi tamen scias, ke de l' tempo, kiam Cxi tie vi aperis kaj cxe ni Vi gxuas plenmezure gastamecon, Ne mankas al ni beno de l' cxielo. Ne estus tre facile min konvinki, Ke mi en vi protektas kulpan kapon. IFIGENIO. Vin benas la bonfaro, ne la gasto. TOAS. Boneco por krimul' ne donas benon; Cxesigu do silenton kaj malfidon! Ne maljustulo tion cxi postulas. Al mi vin la diino enmanigis, Kaj kiel sxi, mi ankaux vin protektas, Kaj sxia volo estu por mi legxo: Se povas vi reveni en la hejmon, Mi tiam vin de cxio liberigas; Sed se la vojo estas jam barita Al vi por cxiam, aux se via gento El sia lando estas elpelita Aux ecx fatale tute estingita, Vi tiam cxiurajte estas mia. Parolu do malkasxe, kaj vi scias, Ke mi neniam rompas mian vorton. IFIGENIO. De la ligil' malnova nevolonte La lango liberigxas, por nun fine Malkasxi, kion kasxis mi tre longe; Cxar se sekreton oni unu fojon Al iu elkonfidas, gxi forlasas Por cxiam la gardejon en la koro Kaj malutilas, aux gxi iufoje Utilas, se la dioj tion volas. Auxskultu! Mi devenas de Tantalo. TOAS. Kviete vi eldiris grandan vorton! Cxu tiu estas via gentopatro, Pri kiu auxdis ja la tuta mondo, Ke estis li plej granda favorato De la diaro? Cxu li estas tiu Tantalo, kiun Jupiter' invitis Al sia tablo kaj al konsiligxo Kaj kies spertoricxajn sagxajn vortojn La dioj mem kun gxuo auxskultadis, Simile al parol' de orakolo? IFIGENIO. Li estas tiu sama. Sed la dioj Ne devas tro kun homoj amikigxi: Cxar mortemuloj estas tro malfortaj, Por sen kapturno teni sin tro alte. Ne estis li malnobla perfidulo, Sed nur tro granda, por sin senti sklavo, Kaj tro malgranda por kunul' de dio, Kaj lia peko estis ja nur homa. Severa estis la dekret' de l' dioj, Kaj la poetoj kantas, ke perfido Kaj granda fiereco lin por cxiam Do l' tablo Jupitera defaligis Kun granda malhonor' en la Tartaron. Kaj ve! la tuta gento sur si portas Eterne la koleron de la dioj. TOAS. Cxu pro l' prapatro aux de propra kulpo? IFIGENIO. Gxi estas vero, ke la tuta gento La malkvietan forton de l' Titanoj Heredis certe; tamen Jupitero Per fer' ilian frunton cxirkauxforgxis; Sagxecon, moderecon, paciencon Ne konis ili; cxiu ekdeziro Cxe ili tuj farigxis furiozo Sovagxa kaj senlima. Jam Pelopso La viro kun la fera vol', la filo Amata de Tantal' al si akiris Per trompo kaj perfido la plej belan Virinon en la mond', Hipodamion, Filinon de la regxo Ojnomao. Du filojn sxi al sia edzo naskis, Tieston kaj Atreon. Kun envio La amon de la patro ili vidis Al la unua filo, kiu restis De la edzin' unua. La malamo La fratojn interligis, kaj sekrete Mortigis ili kune sian fraton. La patr' Hipodamion tuj suspektas, Kaj furioze li de sxi postulas Redonon de la fil', kaj sxi mortigas Sin mem.... TOAS. Vi eksilentis? Ho, dauxrigu! Ne pentu, ke konfidis vi. Parolu! IFIGENIO. Felicxa estas, kiu kun plezuro Parolas pri la patroj, kiu gxoje Rakontas pri iliaj grandaj agoj Kaj en la fino de la bela vico Sin mem fiere vidas. Ne naskigxas En ia dom' subite duondio Aux monstro; sed nur tuta granda vico Da malbonuloj aux bonuloj kreas Monstrajxon aux glorajxon en la mondo. Post morto de la patro regis kune Atreo kaj Tiesto en la urbo. Ne longe tamen povis dauxri paco. Post kelka temp' Tiesto malhonoris La liton de la frato. Tiam vengxe Atreo lin elpelis el la regno. Sed jam de longe, krimon preparante, Tiesto sxtelis filon de Atreo Kaj lin edukis kvazaux sian propran. Nun en la brusto de la kvazauxfilo Li vekas furiozan vengxemecon Kaj lin elsendas al la regxa urbo, Por en la onklo bucxi sian patron. La plano de l' junulo malkovrigxas; Kaj per kruela morto nun la regxo La atencinton punas, supozante, Ke li mortigas filon de la frato. Nur tro malfrue li sciigxas, kiu En turmentego antaux li pereis. Por kontentigi brulan deziregon De vengxo, li sekrete primeditas Teruran faron. Sxajne pacigita, Indiferenta kaj trankvila, logis Li sian fraton kun du liaj filoj Returne en la regnon; ambaux knabojn Li kaptas kaj bucxigas; cxe festeno Regalas li la patron per viando De liaj propraj filoj. Kiam poste Tiesto, satigxinte, eksopiras Pri siaj filoj kaj demandon faras Kaj pensas jam, ke post la pord' li auxdas Iliajn pasxojn kaj ilian vocxon, Atreo kun sovagxa rido jxetas Nun antaux lin la kapojn de l' bucxitoj ... Vi, regxo, kun teruro vin deturnas! La suno ankaux tiel sin deturnis Kaj fordirektis tiam sian cxaron ... Jen la prapatroj de l' pastrino via! Kaj multon el la sorto de la viroj Kaj el iliaj agoj furiozaj Ankoraux kovras la malluma nokto, Montrante nur krepuskon tremigantan. TOAS. Vi ankaux ilin kovru per silento! Suficxe da teruroj! Vi nur diru, Per kia do miraklo vi elkreskis El tiu trunk' sovagxa? IFIGENIO. De Atreo Unua fil' Agamemnono estis: Li estas mia patro. Sed en li Mi cxiam vidis--mi kun gxojo diras-- Modelon de la plej perfekta viro. Al li kiel unuan amofrukton Min naskis Klitemnestro, kaj post mi Elektron. Kaj la regxo regis pace, Kaj la ripozon longe ne havitan Ricevis nun la domo de Tantalo. Por la felicxo de l' gepatroj mankis Ankoraux filo; sed apenaux tiu Deziro plenumigxis kaj intere De la fratinoj kreskis la fileto, Oresto la amata, jen pretigxis Jam nova malfelicxo por la domo. Vi auxdis ja pri la milito, kiu, Por vengxi rabon de virin' plej bela, La tutan forton de la grekaj princoj Venigis sub la grandan urbon Trojo. Cxu ili Trojon venkis kaj la celon De sia vengx' atingis,--mi ne auxdis. La tutan armearon de la grekoj Kondukis mia patro. En Auxlido Atendis ili longe tute vane Favoran venton, cxar Dian' koleris Ilian kondukanton, sxi retenis La rapidantajn grekojn kaj postulis Per Kalhxas la filinon la plej agxan De l' regxo. Tiam ili ruze logis Min kune kun patrin' en la tendaron, Al la altar' min tiris kaj oferis Cxi tiun kapon al Diano. Tiam Sxi repacigxis: sxi ne volis havi La sangon mian, sxi min save kovris Per nubo. Kaj nur en cxi tiu templo Post sxajna morto mi min mem rekonis. Gxi estas mi, mi mem: Ifigenio, Nepino de Atreo kaj filino De l' regx' Agamemnono, la proprajxo De la diino, antaux vi nun staras. TOAS. Ne pli por mi valoras regxidino, Ol la gxisnuna nekonatulino. Sensxangxe mi ripetas: vi min sekvu, Kun mi dividu, kion mi posedas! IFIGENIO. Ho, kiel mi kuragxus tion fari? Cxu mi ne apartenas tute plene Al la diino, kiu mem min savis? La rifugxejon sxi por mi elektis, Kaj por la patro, kiun per la sxajno Sxi jam suficxe punis, sxi konservas Min eble kiel la plej belan gxojon Por lia maljuneco. Eble jam La tago de l' reveno proksimigxas; Kaj mi, intencon sxian malsxatante, Min mem katenus kontraux sxia volo? Sxi donu signon, se mi devas resti. TOAS. Sxi vin retenas, sekve sxi konsentas. Ne sercxu tiel zorge la pretekstojn! Ne kasxas multaj vortoj la rifuzon; La auxskultanto auxdas nur la "ne". IFIGENIO. Ne volas mi per vortoj vin blindigi; La koron mian mi al vi malkovris. Kaj cxu vi mem ne sentas, kiel min La sopirado devas forte tiri Al mia patro, al patrino mia, Al la gefratoj, por ke en la domo, En kiu la malgxojo tiel ofte Ankoraux murmuretas mian nomon, Eksonu unu fojon gxoja krio Pri mi kiel pri novenaskitino Kaj floroj gaje kronu la kolonojn? Ho, se vi tien sxipe min resendus, Vi al ni cxiuj donus novan vivon. TOAS. Nu, do reiru! Faru, kion diktas Al vi la koro, ne obeu vocxon De la prudento kaj konsilo! Estu Virino tute, donu vin libere Al la instinkto, kiu vin senbride Sovagxe pelas tien cxi kaj tien! Se en la brusto de virin' ekflamas Deziro, tiam ecx ligil' plej sankta Sxin ne detenas de l' trompanto, kiu Ellogas sxin el la fidelaj brakoj De l' patro aux de la sindona edzo; Sed se ne brulas flam' en sxia brusto, Ho, tiam vane kontraux sxi laboras La ora lango de la admonado. IFIGENIO. Memoru, regxo, vian noblan vorton! Cxu tiel vi repagas por konfido? Vi sxajnis pretigita cxion auxdi. TOAS. Mi por surpriz' ne estis pretigita; Sed ankaux tion devis mi atendi: Mi sciis ja, ke kun virin' mi traktas. IFIGENIO. Ho, ne insultu, regxo, nian sekson! La bataliloj de virin' ne estas Brilantaj kiel viaj, sed malnoblaj Ne estas ili certe. Kredu, regxo, Ke mi komprenas la felicxon vian Pli bone ol vi mem. Cxar vi ne konas Vin mem nek min, vi tial opinias, Ke ligo pli proksima al ni donus Felicxon. Tute plena de kuragxo Kaj de plej bona volo, vi postulas, Ke mi nun cedu; tamen plej sincere La diojn dankas mi, ke ili donis Al mi la forton, por kontrauxbatali La ligon, kiun ili ne aprobas. TOAS. Ne dioj, sed nur via kor' parolas. IFIGENIO. Per nia kor' parolas al ni ili. TOAS. Kaj mi ne havas rajton ilin auxdi? IFIGENIO. Tra la venteg' la vocxo ne auxdigxas. TOAS. Cxu la pastrino sola gxin nur auxdas? IFIGENIO. Gxin regxo pli ol cxiuj devus auxdi! TOAS. Ofico sankta kaj hereda rajto De l' Jupitera tablo proksimigas Vin al la dioj pli ol min, barbaron, Infanon de la tero. IFIGENIO. Tiel punas Vi min por la konfido ellogita! TOAS. Mi estas hom'; pli bone do ni finu! La vorto mia restu: estu plue Pastrino de l' diin' laux sxia volo; Sed mi pardonon petas de Diano, Ke mi gxis nun maljuste sxin senigis De la antikvaj decaj oferdonoj. Neniun fremdan prenas nia lando; Laux mor' antikva lin atendas morto; Nur vi per via cxarma afableco, En kiu mi per mia koro vidis Jen amon do filino, jen la senton De silentanta cxarma fiancxino,-- Nur vi per sorcxa ligo min katenis, Ke mi forgesis tute mian devon. Vi mian cerbon kvazaux endormigis, Kaj mi ne auxdis pli la murmuradon De la popol'. Nun cxiuj lauxte krias, Ke la frutempa mort' de mia filo Pro mia kulpo venis. Mi ne volas Nun plu pro vi reteni la amason, Kriantan lauxte pri la oferdonoj. IFIGENIO. Pro mi neniam tion mi deziris. La diojn ne komprenas, kiu pensas, Ke ili amas sangon; li enmetas En ilin sian propan kruelecon. Cxu min ne savis la diino mem? Sxi mian servon volis, ne la morton. TOAS. Ne decas por facilmovebla sagxo Laux nia propra vol' komentarii La sanktan tradicion. Vi plenumu La devon vian, mi plenumos mian. Du fremdaj viroj, kiujn jxus ni trovis Kasxitajn en surbordaj la kavernoj Kaj kiuj ne alportas al ni bonon, En miaj manoj estas nun. En ili Diino via havu nun denove La longe jam mankantajn oferdonojn! Mi ilin sendos; vi la servon konas. SCENO KVARA. IFIGENIO (sola). Vi havas nubojn, ho savantino, Por kovri senkulpajn persekutatojn Kaj per la vento ilin forporti De la fera kruela fatalo, Trans la maron, trans multajn landojn Ilin forporti, kien vi volas. Vi estas sagxa, la estontajxon Kaj la pasintajxon vi konas precize; Via rigardo gardas la viajn, Kiel via lumo, la vivo de l' noktoj, Gardas kaj regas tutan la teron. Miajn manojn detenu de sango! Benon kaj pacon neniam gxi donas; Kaj la fantomo de mortigito En horoj malgxojaj de la mortiginto Lin atakas kaj lin turmentas. Cxar la senmortuloj amas la homojn, La bonajn gentojn kaj generaciojn, Kaj ili volonte longigas la vivon De mortemulo, kaj ili volonte Al li ebligas gxui kelktempe Kune kun ili la gxojan vidon De propra ilia eterna cxielo. AKTO DUA. SCENO UNUA. ORESTO. PILADO. ORESTO. Ni iras nun la vojon de la morto: Animo mia grade trankviligxas. Mi Apolonon petis, li forigu De mia flanko la teruran bandon De l' vengxfantomoj, kaj en liaj vortoj Misteraj tiam sentis mi promeson, Ke trovos mi la helpon kaj la savon En la sanktejo de fratino lia, La regantino de la Tauxridanoj. Gxi plenumigxas: tuta la mizero Finigxos nun kun mia vivo kune! Al mi, al kiu dia mano premas La koron kaj surdigas la spiriton, Ja estas tiel gxoje kaj facile Adiaux diri al la lum' de l' suno! Kaj se ne devas nepoj de Atreo Kun kron' de venko fali en batalo, Se mi, simile al prapatroj miaj, Perei devas kiel oferbesto: Gxi plenumigxu! Estas ja pli bone Cxi tie morti antaux la altaro, Ol en angulo malbenita, kie Mortigus nin parenco-insidanto. Ho, lasu min almenaux nun ripozi, Vi, subteruloj, tiel avidantaj La sangon, kiu cxiun mian pasxon Gutante signas! Lasu min ripozi, Jam baldaux mi malsupren al vi venos. Nek min, nek vin la lum' de l' tago vidu, Kaj la tapisxo verda de la tero Ne estu plu svarmejo por fantomoj. Mi venos al vi tien sub la teron, Kaj tie en senviva surda nokto Egala sorto cxiujn unuigos. Nur vin, Pilad', senkulpa kamarado De mia nigra sorto kaj malbeno, Ho, kiel malvolonte mi kunprenas En la funebran landon antauxtempe! Nur via vivo, via morto kauxzas Al mi ankoraux timon aux esperon. PILADO. Ne iras mi ankoraux kiel vi Pasive en la regnon de la ombroj. Tra la vojetoj konfuzitaj, kiuj Konduki sxajnas al la nigra nokto, Mi penas nin trasxovi al la vivo. Pri morto mi ne pensas; mi meditas Cxu eble iel helpos nin la dioj Rimedon ian trovi por forkuro. La morto--cxu vi timas aux ne timas-- Ja venos mem. Ecx kiam la pastrino Jam levos sian manon, por detrancxi Al ni oferdedicxe niajn buklojn, Ecx tiam via savo kaj la mia Ne cxesos esti mia sola penso. Forjxetu la malgxojon, cxar per dubo Akcelas ni dangxeron. Apolono Al ni promesis, ke en la sanktejo De la fratin' atendas nin konsolo Kaj helpo kaj reveno. Kaj dusencaj Neniam estas vortoj de la dioj, Kiel tre ofte pensas la prematoj. ORESTO. Al la malgxoj' de l' vivo la patrino En infanec' min jam alkutimigis, Kaj mi tiele kreskis, viva bildo De mia patro, kaj la senparola Rigardo mia cxiam estis akra Riprocx' por sxi kaj sxia adultulo. Tre ofte, kiam la fratin' Elektro En la profunda parto de la cxambro Silente sidis antaux la kameno, Mi min al sxia brusto time premis Kaj per okuloj grandaj kaj malgxojaj Rigardis sxin, plorantan dolorege! Kaj tiam sxi pri nia granda patro Parolis multe. Kiel mi deziris Lin tiam vidi, esti apud li! Jen mi deziris flugi for al Trojo, Jen mi deziris, ke al mi li venu ... La tago venis ... PILADO. Nu, pri tiu horo Babilu inferuloj en la nokto! Nin rememoro pri pli bela tempo Fortigu fresxe per heroaj faroj! La dioj ja bezonas bonajn homojn Por siaj planoj sur cxi tiu tero; Sendube vin ankoraux task' atendas; Vin ili ja ne sendis kun la patro Cxe lia ir' malvola al la Orko. ORESTO. Ho, se mi lian baskon tiam kaptus Kaj sekvus lin! PILADO. Nu, tiuj, kiuj vin Konservis, ili zorgis ja pri mi; Cxar kio mi sen vi farigxus, tion Mi ecx prezenti ja al mi ne povas, Cxar de la temp' de mia infaneco Ja nur kun vi kaj nur por vi mi vivas Kaj volas vivi. ORESTO. Ne rememorigu Al mi la belajn tagojn, kiam dolcxe En via dom' mi trovis rifugxejon Kaj via nobla patro tiel ame Pri la duonmortinta floro zorgis, Kaj vi, sencxese gaja, cxiutage Saltadis cxirkaux mi kun nova vivo, Simile al la hela papilio Cxirkauxe de mallumkolora floro, Kaj la gajecon vian enversxadis En mian koron, kaj mi ecx forgesis Mizeron mian, kaj en viglaj revoj Junecon mian mi kun vi pasigis. PILADO. Vin ekaminte, mi komencis vivi. ORESTO. Ne vivi, sed suferi vi komencis. Jes, tio estas la esenc' terura De mia sorto, ke kvazaux pestulo Doloron mi kaj morton en mi portas; Ke se mi nur ektusxas ian lokon. Ecx la plej sanan, baldaux cxirkaux mi Sur la vizagxoj ecx la plej florantaj Aperas trajtoj de rampanta morto. PILADO. Mi certe la unua devus morti, Se via spir' en si venenon portus. Kaj tamen diru mem, cxu mi ne estas Ankoraux plena de kuragx' kaj gxojo? Kaj amo kaj kuragxo nin kondukas Al grandaj faroj. ORESTO. Grandaj faroj? Jes, Ni ilin iam vidis antaux ni! En tiu tempo, kiam ni, cxasante, Kuradis tra la valoj kaj la montoj, Kaj similante per la brust' kaj pugno La grandan nian gentopatron, ni Esperis, ke ni tiel persekutos Kun glav' kaj bastonego ian monstron Aux bandon da rabistoj; kiam ni Vespere sidis cxe la granda maro, Nin apogante unu al alia, Kaj antaux ni la ondoj dolcxe ludis Kaj vasta staris antaux ni la mondo: Ho, tiam certe ofte ni kaptadis La glavon, kaj estontaj faroj svarmis Cxirkauxe, kiel steloj en la nokto. PILADO. Sen lim' estas la faro, kiun volus Plenumi la animo. Cxiun agon Ni volus fari tuj tiele grande Laux la amplekso, kiun gxi atingas, Se multajn jarojn, tra generacioj Kaj landoj, gxin la busxo de l' poetoj Pligrandigante rulas. Bele sonas La agoj de l' prapatroj, kiam ilin, En la vespera ombro ripozante, Junulo sorbas kun la ton' de harpo; Sed kiel niaj faroj, tiel ankaux Iliaj ne prezentis perfektajxon. Ni pelas ion, kio antaux ni Rapide kuras, kaj ni ne atentas La vojon, kiun iras niaj pasxoj. La pasxojn de l' prapatroj kaj la signojn De la surtera viv' ilia preskaux Ni ne rimarkas, cxiam ni nur celas Ilian ombron, kiu disimile Tre malproksime sidas kvazaux krono Tre alte sur la pintoj de la montoj. Mi ne tre sxatas tiujn, kiuj celas Nur gloron inter la popol' akiri; Sed vi, junulo, vi la diojn danku, Ke ili tiel frue tiel multe Per vi jam faris. ORESTO. Se al iu homo La dioj donis la gxojigan sorton Forigi malfelicxon de la siaj, Grandigi sian regnon, fortikigi La limojn, aux malnovajn malamikojn Faligi aux forpeli,--tiam li La diojn danku, cxar al li la dioj Plej grandan gxojon en la vivo donis; Sed min la dioj faris ja bucxisto, Devigis min mortigi mian propran Patrinon, kiun tamen mi adoris; Kaj vengxe por la ago malhonora Min abomene ili ruinigis. La domon de Tantalo ili jugxas, Kaj mi, la lasta el la dom', ne devas Ricevi morton pian aux honoran. PILADO. Neniam pro la krimoj de la patroj La dioj faras vengxon sur la filo; Cxu bona, cxu malbona--cxiu mem Por sia far' ricevas rekompencon. Nur beno heredigxas, ne malbeno. ORESTO. Ne beno ja kondukis nin cxi tien. PILADO. Sed la decido de la altaj dioj. ORESTO. Ilia do decido nin mortigas. PILADO. Plenumu la ordonon kaj atendu! Se la fratinon vi al Apolono Alportos kaj se ambaux kune logxos En Delfoj, sub konstanta adorado De nobla gento, tiam por cxi tio La alta paro certe vin favoros Kaj savos vin de la inferulinoj. Jam en cxi tiu sankta arbareto Ja ne kuragxas ili ekaperi. ORESTO. Almenaux morton havos mi trankvilan. PILADO. Sed mi alie pensas. Mi kunligis La pasintajxon kun la estontajxo Kaj ne mallerte solvis la misteron. Tre povas esti, ke jam antaux longe La dioj pri la granda far' decidis. Diano certe volas forsavigxi De la sovagxa bordo de l' barbaroj Kaj de iliaj sangaj homoferoj; Ni estas elektitaj, por plenumi La belan faron, kaj jam nun mirinde Ni estas devigitaj tion fari. ORESTO. Vi lerte interplektas la decidojn De l' dioj kun la propraj viaj voloj. PILADO. Nu, kion do valoras homa sagxo, Se gxi ne penas lerte trapenetri La volon de la dioj? Pezan sxargxon Surmetas dioj sur la noblan homon, Se li tro multe pekis, kaj por li Destinas ili taskon, kiu sxajnas Al simplaj homoj tute ne solvebla. Sed la heroo venkas, kaj pentfare Li faras tiajn servojn, ke la mondo Estonte lin adoras. ORESTO. Se la sorto Al mi destinis vivi kaj agadi, Ho, tiam iu dio liberigu La frunton mian de l' kapturno, kiu Sur glita, patrinsange makulita Vojeto min al la mortintoj tiras; Kompate li sekigu tiun fonton, Per kiu el la vundoj de l' patrino Konstante sur min sxprucas la malbeno! PILADO. Atendu pli trankvile! La malbonon Vi mem ja pligrandigas kaj vi prenas Sur vin de la furioj la oficon. Min lasu primediti, vi silentu! Nur poste, bezonante por la ago La fortojn kunigitajn, mi vin vokos, Kaj kun kuragx' prudenta tiam ambaux Alpasxos ni al la efektivigo. ORESTO. Parolo de Uliso. PILADO. Vi ne moku! Jes, cxiu devas mem al si elekti Heroon imitotan, se li volas Atingi la Olimpon. Mi konfesas, Ne pensas mi, ke ruzo kaj prudento Makulas viron, kiu sin dedicxis Al plenumado de kuragxaj faroj. ORESTO. Mi sxatas nur kuragxon rektaniman. PILADO. Ne petis tial mi de vi konsilon. Jam unu pasxon faris mi. Jam multe Da scioj mi ellogis de l' gardistoj. Mi scias jam, ke fremda, disimila Virin' katenas tiun sangan legxon; Nur puran koron, pregxon, odorfumon Al dioj sxi oferas. Sxian koron Tre multe oni lauxdas; oni pensas, Ke sxi devenas de amazoninoj, Ke sxi forkuris, por ke sxi per tio Evitu ian grandan malfelicxon. ORESTO. Videble nun potenco sxia luma La forton perdis pro la proksimeco De la krimulo, kiun la malbeno Cxirkauxas, kiel vasta nigra nokto. La pia sangavido liberigas De la katenoj la antikvan moron, Por nin nun pereigi. La sovagxa Spirito de la regxo nin mortigos; Se li koleras, tiam nin virino Ne povas savi. PILADO. Bone al ni estas, Ke de virin' dependas nia sorto! Cxar viro, ecx plej bona, kutimigas Spiriton sian al la krueleco, Kaj fine li ecx legxon al si faras El tio, kion mem li abomenas, Kaj la kutimo faras lin malmola Kaj ecx nerekonebla. Sed virino Obstine cxiam sekvas sian senton, Kaj en la bono kaj en la malbono Sxi estas pli fidebla ... Ts! sxi venas! Nin lasu solaj! Mi ne devas tuj Eldiri niajn nomojn aux konfidi Al sxi tro nesingarde nian sorton. Foriru! Antaux ol sxi ekdeziros Kun vi paroli, mi kun vi parolos. SCENO DUA. IFIGENIO. PILADO. IFIGENIO. Fremdulo, diru, kiu kaj el kie Vi estas. Mi vin trovas pli simila Al greko, ol al skito. (Sxi deprenas liajn cxenojn.) Tre dangxera La libereco estas, kiun mi Nun al vi donas; ho, la bonaj dioj Deturnu tion, kio vin minacas! PILADO. Ho, dolcxa vocxo! Agrablega sono De l' hejma lingvo en la fremda lando! La bluajn montojn de l' haven' patruja Mi, la kaptito, vidas nun denove Kun gxojo antaux la okuloj miaj. Ho jes, ho jes, mi ankaux estas greko! Mi por momento tute ja forgesis, Kiome mi bezonas vin, mi glutis Per la okul' cxielan la aperon. Ho, se decido de pli alta forto Ne sxlosas vian busxon, diru, diru, El kiu el la grekaj niaj gentoj Vi, dia ido, havas la devenon. IFIGENIO. Pastrino, kiun la diino mem Por si elektis kaj al si dedicxis, Parolas nun kun vi; cxi tio devas Al vi suficxi. Diru al mi, kiu Vi estas, kia sorto malfelicxa Kun la kunul' vin tion cxi venigis. PILADO. Facile mi rakonti al vi povas La sorton, kiu pelas nin kruele. Ho, se kun tia sama facileco Vi povus nin gxojigi per espero! El Kret' ni estas, filoj de Adrasto: Mi, la plej juna, nomas min Kefalo, Li, la plej agxa, estas Laodamas. Kaj meze inter ni ankoraux estis Alia frato, kruda kaj sovagxa, Kaj tiu jam en la infanaj ludoj Ne lasis al ni pacon kaj konsenton. Dum nia patro antaux Troj' batalis, Kviete ni sekvadis la patrinon; Sed kiam li kun ricxa hav' revenis Kaj baldaux poste mortis, la disputo Pri regno kaj heredo tuj disigis La fratojn. Mi min tenis sur la flanko De la plej agxa. Tiu cxi mortigis La fraton. Kaj pro tiu sanga krimo Lin la furioj pelas senripoze. Sed al cxi tiu senkultura bordo Nin sendis Apolono kun espero. En la sanktejo de l' fratino sia Ordonis li al ni atendi helpon. Nin oni kaptis kaj al vi venigis Por oferfaro. Tion vi jam scias. IFIGENIO. Cxu Trojo falis? Ho, karul', certigu! PILADO. Gxi falis, jes. Kaj vi al ni certigu La savon! Rapidigu vi la helpon, De l' dio promesitan! Ekkompatu Vi mian fraton! Diru al li baldaux Bonkoran vorton! Tamen parolante Kun li, vi lin indulgu, mi vin petas; Cxar gxojo kaj dolor' kaj rememoro Facile lian tutan internajxon Ekskuas tro dangxere; tiam baldaux Frenezo febroforma lin atakas, Animo lia bela kaj libera Farigxas tiam havo de l' furioj. IFIGENIO. Kiome ajn vi estas malfelicxa, Mi vin petegas, cxion vi forgesu, Gxis vi sopiron mian kontentigos. PILADO. La alta urbo, kiu tra dek jaroj La tutan grekan forton kontrauxstaris, Prezentas nun ruinojn, kaj neniam Gxi relevigxos. Tamen multaj tomboj De la plej bonaj grekoj nin devigas Memori tiun bordon de l' barbaroj. Ahxilo falis, kaj amiko lia ... IFIGENIO. Ho, diaj bildoj, vi farigxis polvo! PILADO. Kaj Palamed', Telamonid' Ajakso Jam la patrujan sunon ne revidis. IFIGENIO (al si mem). Pri mia patro li nenion diras Kaj lin ne nomas inter la falintoj. Ho jes! li vivas! Jes, mi lin revidos! Ho, mia kor', esperu, mia koro! PILADO. Felicxaj tamen estas tiuj miloj, Kiuj la morton trovis en batalo! Cxar por la revenintoj dia mano Preparis ne triumfon, sed teruron Kaj tre malgxojan finon. Cxu la vocxo De l' homoj ne atingas vin? Cxar kien Gxi nur atingi povas, gxi disportas La famon pri l' farigxoj plej teruraj. Cxu la mizero do, kiu plenigas Per gxemoj ne cxesantaj la palacon Mikenan, al vi estas nekonata? Kun helpo de Egisto tre perfide Mortigis Klitemnestro sian edzon Tuj en la tago, kiam li revenis!... Ha, vi adoras tiun regxan domon! Mi vidas, via brusto vane penas Impreson la teruran en si kasxi. Cxu estas vi filino de amiko? Cxu vi naskigxis en najbara urbo? Ne kasxu, ne koleru, ke l' unua Teruron tiun mi al vi raportas. IFIGENIO. Ho diru, ho rakontu la detalojn De la terura faro! PILADO. En la tago De la reveno, kiam, sin baninte, La regxo volis preni sian veston Konfide el la manoj de l' edzino, La krimulino tiam sur lin jxetis Teksajxon faldoricxan kaj implikan; Kaj dum li vane penis el la reto Sin liberigi, perfidul' Egisto Mortigis lin, kaj tiu granda princo Kovrita iris al la malvivuloj. IFIGENIO. Kaj kian pagon la kunul' ricevis? PILADO. Kun regno liton, kion li jam havis. IFIGENIO. Volupto do sxin pelis al la krimo? PILADO. Kaj forta sento de malnova vengxo. IFIGENIO. Per kio do la regxo sxin ofendis? PILADO. Per peza faro, kiu sxin pravigus, Se nur mortigo estus pravigebla. Li al Auxlido logis sxin, kaj kiam Diino per kontrauxblovantaj ventoj Malhelpis forveturon de la grekoj, Li tiam senkompate sian propran Filinon la plej agxan alkondukis Al la altaro de Dian', kaj sxin Pro bon' de l' grekoj oni tiam bucxis. Kaj tio en la koron de l' patrino Enpremis tiel forte la malamon, Ke sxi facile cedis al Egisto Kaj sian edzon jxetis en pereon. IFIGENIO (sin kovrante). Suficxe! Nun vi baldaux min revidos. PILADO (sola). La sort' de l' regxa domo sxin videble Profunde tusxas. Kiu ajn sxi estas, Sxi tute certe mem la regxon konis. Felicxe do por ni, el alta domo Cxi tien oni vendis sxin. Ho koro, Ne batu tiel forte! Al la stelo, De la espero, kiu ekbriletis, Ni remu do kuragxe kaj prudente! AKTO TRIA. SCENO UNUA. IFIGENIO. ORESTO. IFIGENIO. Malfelicxulo, mi vin sencxenigas, Sed nur, ho ve! por sorto pli kruela. La liberec', donata de la templo, Simile al la lasta vivekbrilo De malfacila malsanul', prezentas Nur antauxsignon de la morto. Tamen Gxis nun ankoraux mi ne povas diri Kaj diri al mi mem mi ne kuragxas, Ke vi pereis! Kiel do mi povus Per krima man' dedicxi vin al morto? Kaj tamen tiel longe, dum mi restas Pastrino de Dian', neniu havas La rajton iel tusxi vian kapon. Sed se mi ne plenumos mian devon Laux la postulo de l' kolera regxo, Li tiam inter miaj helpantinoj Alian virgulinon pastrinigos, Kaj tiam krom deziro plej varmega Mi jam nenion povos al vi doni. Ho, kara samlandan'! ecx simpla sklavo, Sur kiun lumis nia hejma suno, En fremda land' tre kara al ni estas: Kun kia do senlima gxoj' kaj beno Mi devas vin akcepti, kiuj dolcxe Al mi alportis bildon de herooj, De mi en infaneco adorataj, Kaj kiuj mian plej internan koron Konsolis per espero la plej bela. ORESTO. Cxu vian nomon kaj devenon vian Vi kasxas kun intenco? aux cxu eble Mi povas scii, kiu disimile Nun staras antaux mi? IFIGENIO. Vi min ekkonos. Sed nun rakontu, kion via frato Al mi gxis nun sciigis nur duone,-- La pluan sorton de l' personoj, kiuj, De Trojo reveninte, sur la sojlo De sia propra dom' neatenditan Fatalon trovis. Kvankam mi tre juna Alvenis sur cxi tiun fremdan bordon, Sed mi ankoraux bone rememoras La grandan timon kaj la grandan miron, Kun kiu mi rigardis siatempe Tiujn heroojn. Ili elveturis, Kaj tiam sxajnis, kvazaux la Olimpo Subite malfermigxis kaj la bildojn De l' glora kaj mirinda mond' antikva Malsupren sendis por la pereigo De Iliono. Sed la plej majesta El cxiuj estis regx' Agamemnono! Ho diru, cxu li efektive falis Per la perfido de edzino sia Kaj de Egisto? ORESTO. Jes, vi diris veron! IFIGENIO. Ho, ve al vi, Mikeno malfelicxa! Tiele semis nepoj de Tantalo Per plena man' malbenon post malbeno! Simile al kreskajxo senvalora, Miloblan semon cxirkaux si jxetante, Por nepoj kaj pranepoj ili kreis Parencajn mortigantojn por eterna Sovagxa reciproka vengxemeco! Malkovru cxion, kion en la vortoj De via frat' por mi ankoraux kovris La ombro de l' teruro. Diru, kiel La lasta filo de la granda gento, La cxarma knabo, certe destinita Por iam fari vengxon por la patro,-- Kiele li, Oresto, trovis savon En tiu sanga tago? Cxu li ankaux Pereis en la reto? Cxu li vivas? Cxu li savigxis? Cxu Elektro vivas? ORESTO. Jes, ambaux vivas. IFIGENIO. Ho vi, ora suno, Radiojn la plej belajn al mi pruntu Kaj metu ilin kiel mian dankon Al Jupitero antaux lian tronon! Cxar mi nur estas muta kaj malricxa. ORESTO. Se vin kun tiu regxa domo ligas Intima ia ligo aux rilatoj, Kiel kredigas via bela gxojo, Ho, tiam tenu forte vian koron! Cxar tre dolora estas por gxojanto Refalo tro subita en malgxojon. Vi scias, mi gxin vidas, nur la morton De l' regx' Agamemnono. IFIGENIO. Kaj cxu tio Ne estas por mi scio tro suficxa? ORESTO. Vi scias nur duonon de l' mizero. IFIGENIO. Kaj kio plu? Orest', Elektro vivas? ORESTO. Pri Klitemnestro vi nenion timas? IFIGENIO. Sxin ja nek timo, nek espero savos. ORESTO. Sxi el la lando de l' esper' foriris. IFIGENIO. Cxu do pentante sxi sin mem mortigis? ORESTO. Ne! sed la propra sango sxin mortigis. IFIGENIO. Parolu klare, ke mi plu ne sercxu! La necerteco per flugil' malluma Milfoje batas cxirkaux mia kapo. ORESTO. La dioj do destinas, ke mi estu La sciiganto de la faro, kiun Mi tiel volus kasxi por eterne En la sensona regno de la nokto! Al tio kontraux mia propra volo Min nun devigas via cxarma busxo; Gxi tamen havas rajton, por postuli Doloron ankaux; bone, gxi ricevos. En tiu tag', kiam la patro falis, Elektro save kasxis sian fraton; Strofio, la bofrato de la patro, Volonte lin akceptis kaj edukis Lin kune kun la propra sia filo, Pilado, kiu sin tre baldaux ligis Kun la veninto per plej bela ligo De la plej forta kora amikeco. Kaj ju pli ili kreskis, des pli forte En ili kreskis la deziro vengxi La morton de la regxo. Kaj sekrete, En vestoj de fremduloj, ili venis Mikenon, kvazaux por alporti tien Sciigon pri la morto de Oresto Kaj ankaux lian cindron. Ilin bone Akceptis la regxino, ili venis Internen de la domo. Al Elektro Orest' sin rekonigas; sxi reblovas En li la fajron de l' vengxemo, kiu En la alesto sankta de l' patrino Jam preskaux estingigxis. En silento Sxi lin kondukas al la loko, kie La patro falis, kie tre malforta Malnova postesigno de la sango, Jam preskaux tute plu ne rimarkebla, La plankon, multefoje jam lavitan, Ankoraux kolorigis. Tiam sxi Per sia fajra lango nun priskribis Cxiun detalon de la krima faro Kaj sian sklavan kaj mizeran vivon, La fierecon de la perfiduloj Kaj la dangxerojn, kiuj la gefratojn Ankoraux nun minacas de la flanko De la patrin' duonpatrinigxinta. Kaj tie al Oresto sxi altrudis Malnovan la ponardon, kiu tiom En la Tantala dom' jam furiozis ... Kaj propra fil' mortigis Klitemnestron ... IFIGENIO. Ho senmortuloj, vi, kiuj pasigas Felicxajn tagojn super puraj nuboj, Cxu nur por tio dum tre multaj jaroj Vi min de cxiuj homoj apartigis Kaj tenis min en via proksimeco Kaj sur min metis la oficon virgan La sanktan fajron cxiam subtenadi Kaj la animon mian vi, simile Al flamo, cxiam direktadis supren, Ke la terurojn de la domo mia Eksentu mi nur iam pli malfrue, Sed tiom pli profunde?--Ho, parolu Al mi pri la junulo malfelicxa! Parolu pri Oresto! ORESTO. Ho, se jam oni povus nun rakonti Pri lia morto! Kvazaux fermentante, Levigxis el la sang' de l' bucxitino La ombro de l' patrino. Al la filinoj de l' eterna nokto Gxi krias: "tenu firme, ne forlasu La mortiginton de l' patrino! Pelu Kaj persekutu la krimulon! Pelu! Al vi li apartenas!"--Ili auxdas, Iliaj okulacxoj ekrigardas Cxirkauxe kun la agla avideco. Kaj ili ekmovigxas en la nigraj Kavernoj, kaj el la anguloj venas Senbrue tuj ilia sekvantaro, La dubo kaj la pento. Antaux ili Vapor' levigxas el la Ahxerono; El gxiaj nebulringoj ekruligxas Cxirkauxe de la kapo de l' kulpulo Sencxesa freneziga meditado Pri l' faritajxo. Tiam, rajtigitaj Pereon porti, la inferulinoj Elpasxas sur la belan dian teron, De kiu ilin antaux longa tempo Forpelis la malbeno de la dioj. Pied' ilia pelas la kuranton, Ripozon ili donas nur momente, Por tuj ataki kun teruro nova. IFIGENIO. Ho malfelicxa, en la sama stato Vi estas mem, kaj tial vi komprenas Kiome li, malfelicxul', suferas! ORESTO. Kion vi diras? Kia sama stato? IFIGENIO. Vin, kiel lin, ja premas fratmortigo; Al mi jam tion diris via frato. ORESTO. Suficxe! La animo via granda Per falsa vort' ne estu plu trompata! Fremdulo por fremdulo povas teksi Mensogon kaj ruzajxon, por faligi Lin en la reton; inter ni ekzistu Nur vero! Mi estas mem Oresto! Kaj cxi tiu Krimula kap' klinigxas al la tombo Kaj sercxas morton. Kaj en cxia formo Mi estas preta vole gxin akcepti! Ho, kiu ajn vi estas, mi al vi Kaj al amiko mia malfelicxa Deziras savon; sed al mi la savon Mi ne deziras. Se mi ne eraras, Cxi tie vi nur kontrauxvole restas; Eltrovu do rimedon, por forkuri, Sed min cxi tie lasu. Mia korpo Malsupren falu de la alta roko, Gxis maro fluu mia sang', portante Malbenon al la bordo de l' barbaroj! Vi iru, en la hejma greka lando Komencu novan, pli felicxan vivon! (Li foriras.) IFIGENIO. Tiele do vi fine al mi venas, Vi, Plenumigx', filino plej ravanta De la plej granda patro! Ho, gigante Nun antaux mi levigxas via bildo! Per la rigardo mia mi apenaux Atingas viajn manojn, kiuj plenaj De fruktoj kaj de benaj kronoj, portas Trezorojn de Olimpo. Kiel oni Ekkonas regxon laux la grandmezuro De l' donoj--cxar la kvanto, kiun multaj Jam nomus ricxo, al li devas sxajni Malgranda--tiel oni vin, ho dioj, Rekonas laux la donoj tre sxparataj, Sed longe kaj sagxege preparataj. Cxar nur vi solaj scias, kio estas Por ni utila, nur vi solaj vidas La vastan regnon de la estonteco, Dum antaux ni la steloj kaj nebuloj Cxiuvespere kovras la rigardon. Trankvile vi auxskultas nian pregxon, Petantan pri sensagxa rapideco, Sed via man' neniam malmature Desxiras la cxielajn orajn fruktojn; Kaj ve al tiu, kiu ilin prenas Perforte tro frutempe: la acida Mangxajx' al li alportas nur la morton. Ne lasu, ke la longe atendita Felicx', apenaux iam esperita, Simile al la ombro de amiko Nun preterpasu vane, restigante Trioblan suferadon kaj doloron! ORESTO (denove aliras al sxi). Se vi pri vi kaj pri Pilado pregxas, Ne citu mian nomon kun la viaj! Ne savos vi krimulon, sed kun li Dividos vi malbenon kaj mizeron. IFIGENIO. De via sort' dependas mia sorto. ORESTO. Neniel! Sola kaj sen akompano Mi iru en la regnon de la morto. Se ecx per via propra kovrotuko Vi kovros la kulpulon, vi ne kasxos Lin antaux la eterne-maldormantoj; Alesto via, ho cxielulino, Flankigos ilin, sed ne fortimigos. La teron de la sankta arbareto Ne rajtas ili tusxi arogante Per la piedoj, sed de malproksime De temp' al tempo auxdas mi ilian Teruran ridon. Tiel blekas lupoj Cxirkauxe de la arb', sur kiun savis Sin vojagxanto. Ekster la arbaro Ripozas ili, kvazaux siegxante; Sed se mi nur forlasos la arbaron, Tuj ili eklevigxos, balancante Serpentajn siajn kapojn, aperigos Cxirkauxe polvajn nubojn kaj pelados Akiron sian pluen, sen ripozo. IFIGENIO. Cxu povas vi auxskulti bonan vorton? ORESTO. Gxin sxparu por amato de la dioj! IFIGENIO. Espero nova nun por vi eklumis. ORESTO. Tra fumo nur briletas antaux mi La mortriver', vokante al infero. IFIGENIO. Cxu vi fratinon havas nur Elektron? ORESTO. Nur sxin mi konis; cxar la pli maljunan Frutempe prenis for el la mizero De nia domo sxia bona sorto, En kiu ni nur terurajxon vidis. Ho, ne demandu plu kaj ne aligu Vin al la Erinioj. Kun kruela Plezuro ili de l' animo mia La cindron blovas for kaj ne permesas, Ke la plej lastaj karboj, kiuj restis De la terura brul' de nia domo, En mia kor' kviete estingigxu. Cxu tiu fajr', intence incitata, Nutrata per sulfuro de l' infero Eterne en animo mia brulos? IFIGENIO. Mi dolcxan odorajxon nun enportas En tiun fajron. Pura spir' de amo Per delikata blov' malvarmetigos La ardon, kiu bakas vian bruston! Oresto, mia kara! Cxu ne povas Vi min kompreni? Cxu de l' akompano De la teruraj diaj punantinoj La sang' en viaj vejnoj elsekigxis? Cxu el la kapo de Gorgon' penetris Sxtoniga sorcxo cxiujn viajn membrojn? Se elversxita sango de patrino Per surda vocxo vokas al infero,-- Cxu pura bena vorto de fratino Ne vokos dian helpon de Olimpo? ORESTO. Gxi vokas! Ha, cxu tiel vi deziras Pereon mian? Cxu en vi sin kasxas Diin' de vengxo? Kiu do vi estas, Vi, kies vocxo kruelege turnas La plej profundan mian internajxon? IFIGENIO. Eksentu do la vocxon de la koro: Orest'! gxi estas mi, Ifigenio! Mi vivas! ORESTO. Vi! IFIGENIO. Ho, frato! ORESTO. For! ho, for! Ne tusxu miajn buklojn! Cxar, simile Al la edzigxa vesto de Kreuzo, Per nevenkebla fajro mi infektas. Foriru! Kiel iam Herkuleso, Mi devas preni morton izolite. IFIGENIO. Vi ne pereos! Ho, se mi nur povus Trankvilan unu vorton de vi auxdi! Forigu mian dubon, ho, certigu, Certigu al mi tute la felicxon, Pri kiu tiel longe mi petegis. Cxar rado de doloro kaj de gxojo En mia kor' ruligxas. De l' fremdulo Forpusxas min la timo; sed plej forte Min la interno tiras al la frato. ORESTO. Cxu staras mi en templo de Lieo? Cxu furioza pusxo de pasio Atakis nun subite la pastrinon? IFIGENIO. Ho, auxdu min! Ho, vidu, kiel fine Post longa, longa tempo mia koro Nun malfermigxis por la granda gxojo, Ke al la sola kaj al la plej kara El cxio, kio en la tuta mondo Por mi ankoraux restis, mi nun povas La kapon kisi; ke per miaj brakoj, Gxis nun nur al la vento etenditaj, Mi fine vin nun povas cxirkauxpreni! Ho, lasu! lasu! Cxar ecx de l' Parnaso La fonto, kiu saltas en la valon, Ne fluas tiel pure, tiel hele, Kiel nun fluas senmezura gxojo El mia koro, fluas kaj cxirkauxas Min kiel granda ondoplena maro. Oresto! Ho, Oresto! Mia frato! ORESTO. Ne, bela nimfo, ne, mi ne konfidas Al vi kaj viaj flatoj. Ne forgesu, Dian' postulas servon la plej cxastan; Sxi vengxas malsanktigon de la templo. De mia brust' forigu vian brakon! Kaj se vi volas doni al junulo Savantan amon kaj lin felicxigi, Vin tiam turnu al amiko mia, La viro pli valora. Jen li vagas Sur la vojeto tie sur la roko; Al li vi iru kaj al li vi donu Konsilon bonan, sed min lasu for! IFIGENIO. Rekonsciigxu, frato, kaj rekonu La trovitinon! La cxielan gxojon, La puran, cxastan gxojon de fratino Ne nomu senprudenta volupteco! Ho, dioj, prenu la manian kovron For de okulo lia la rigida, Ke la momento de l' plej alta gxojo Ne faru nin trioble malfelicxaj! Jen antaux vi sxi staras, la fratino De longe jam perdita. De l' altaro Min la diino tiris for kaj savis Cxi tien min en sian propran templon. Kaj vi, kaptita kaj oferbucxota, En la pastrino trovas la fratinon. ORESTO. Ho, malfelicxa! Nun la suno vidu De nia dom' la lastan terurajxon! Cxu ne trovigxas tie cxi Elektro? Sxi ankaux nun kun ni pereu kune, Por ne dauxrigi sian vivon sole Por sorto kaj suferoj pli turmentaj! Pastrin', al la altaro min konduku: La fratmortigo estas tradicio Hereda en malnova nia gento; Vin, dioj, dankas mi, ke vi decidis Min pereigi frauxle, sen infanoj. Kaj vi de mi akceptu la konsilon, Ne amu tro la sunon kaj la stelojn; Ho, sekvu min en la malluman regnon! Simile kiel drakoj sulfurmarcxaj Sin en batal' englutas reciproke, La furioza gento de Tantalo Sin mem ekstermas; iru do kun mi Malsupren seninfane kaj senkulpe! Vi min rigardas kun kompato? Cxesu! Sammaniere sercxis Klitemnestro Resonon en la kor' de sia filo; Sed lia brako trafis sxian bruston, Kaj la patrino falis. Ho, aperu, Spirito indignanta! Vi, furioj, Alproksimigxu per fermita rondo, Rigardu la al vi agrablan dramon, La plej teruran, kiun vi preparis! Ne vengxo aux malamo nun akrigas Ponardon sian: la fratin' amanta Nun estas devigata doni morton. Ne ploru! Gxi ne estas via kulpo. De mia infaneco mi nenion Tiele amis, kiel vin mi povus Nun ami, ho, fratino mia kara. Jes, levu la ponardon, ne indulgu, Dissxiru tiun bruston, donu vojon Al la torentoj, kiuj en gxi bolas! (Li falas svene.) IFIGENIO. Elporti sola tiom da felicxo Kaj tiom da suferoj mi ne povas. Pilado, kie estas vi, Pilado? Alportu vian helpon, kara viro! (Sxi foriras sercxante.) SCENO DUA. ORESTO (vekigxante el la sveno kaj levigxante). Ankoraux unu! Donu do al mi El Leta akvo lastan refresxigan Kalikon! Baldaux el la brust' elnagxos La lasta konvulsio de la vivo. Tre baldaux la spirito mia fluos Trankvile al la fonto de forgeso, Al vi, fantomoj, al nebul' eterna. Permesu, ke en via mezo trovu Ripozon la pelita fil' de l' tero! Mi auxdas murmureton en la brancxoj, El la krepusko venas ia bruo ... La novan gaston vidi ili venas! Ha, kia estas la anaro, kiu Majeste iras, kvazaux princa domo? Maljunaj, junaj, viroj kaj virinoj Kviete marsxas. Disimilaj sxajnas Pasantaj la fantomoj. Jes, mi vidas, Jen la prapatroj de la domo mia. Atreo marsxas pace kun Tiesto; La knaboj gaje ludas cxirkaux ili. Cxu vin jam plu malpaco ne disigas? Cxu kune kun la lumo de la suno La vengxo estingigxis? Tiam min Vi ankaux ja akceptos kaj mi povos Aligxi al solena via marsxo. Bonvenon, patroj! Vin salutas Oresto, La lasta viro de via gento; Kion vi semis, li gxin rikoltis: Kun sxargx' de malbeno li iras malsupren. Sed malpli cxi tie pezas la sxargxoj. Prenu lin, prenu en vian anaron! Mi estimas Atreon, mi estimas Tieston: Cxi tie ni cxiuj perdis malamon.-- Al mi montru la patron, kiun mi vidis Nur unu fojon en mia vivo! Cxu vi gxi estas, la patro mia? Kaj la patrinon vi ame kondukas? Se donas la manon al vi Klitemnestro, Tiam ankaux Oresto povas alpasxi Kaj diri al sxi: vian filon rigardu!-- Vidu ambaux la filon! Akceptu lin bone! Sur tero ja estis salut' de mortigo La vorto signala en nia domo, Kaj siajn gxojojn la gento Tantala Trovis nur transe de l' nokto eterna. Vi vokas: Bonvenon! vi min akceptas! Min konduku, mi petas, al la maljunulo, Al la patro de l' gento! Kie li estas? Mi volas lin vidi, la kapon la karan, La adoratan, kiu sidadis En konsiligx' kun la dioj senmortaj. Sxajnas, vi tremas, vi vin deturnas? Cxu li suferas, la diosimila? Ho ve! la plej altaj la potenculoj Per feraj cxenoj la bruston heroan Por teruraj turmentoj alforgxis! SCENO TRIA. ORESTO. IFIGENIO. PILADO. ORESTO. Cxu ankaux vi jam venis malsupren? Bonvenon, fratino! Sed mankas Elektro! Sxin ankaux sendu al ni plej baldaux Ia bona dio per sago kompata! Nur vin mi bedauxras, malfelicxa amiko! Ho, venu, venu al la tron' de Plutono, Kiel novaj gastoj ni salutu la mastron! IFIGENIO. Ho, vi, gefratoj, kiuj de l' cxielo En tag' kaj nokto al la homoj donas La belan lumon, sed ne rajtas lumi Al la mortintoj,--savu nin, gefratojn! Ho, vi Diano, kiu vian fraton Amegas pli ol cxion en la mondo Kaj la vizagxon virgan kun sopiro Direktas al eterna lia lumo,-- Ne lasu do, ke mia sola frato, Malfrue retrovita, furiozu En la mallumo de la frenezeco! Se via vol', pro kiu vi cxi tie Min kasxis, nun jam estas plenumita, Se min per li kaj lin per mi vi volas Mirakle savi, tiam liberigu Lin de l' katenoj de l' malbeno lia, Ke la tre kara tempo de la savo Por cxiam ne forflugu! PILADO. Cxu vi rekonas nin? Cxu vi rekonas La sanktan arbareton kaj la lumon? Gxi ja ne povus lumi por mortintoj! Cxu sentas vi la brakojn de l' amiko Kaj de l' fratino, kiuj vin ankoraux En plena vivo tenas? Palpu forte! Ne estas ni fantomoj. Konvinkigxu! Rekonsciigxu! Cxiu minuteto Nun estas kara; nia savo pendas Nun sur faden' malforta, kiun sxpinas Por ni, videble, ia bona Parko. ORESTO (al Ifigenio). Ho, lasu min je la unua fojo En viaj brakoj gxui puran gxojon! Vi, dioj, kiuj kun potenco flama La sxargxon de l' nubegoj liberigas Kaj la sopire petegitan pluvon Kun bruo de ventego kaj de tondro Sovagxtorente versxas sur la teron, Sed baldaux la teruron de la homoj Vi faras beno kaj la timon sxangxas En gxojon kaj en lauxtan dankon, kiam En gutoj de folioj fresxegitaj La nova sun' miloble speguligxas Kaj per afabla man' Iriso sxiras La grizan kovron de la lastaj nuboj: Ho, lasu ankaux min nun en la brakoj De la fratino, cxe l' fidela brusto De la amik' kun plena danko gxui Kaj teni, kion vi al mi donacis! Forfalas la malbeno, tion diras Al mi la koro; jam la Euxmenidoj Returne kuras nun al la Tartaro Kaj tondre fermas feran la pordegon. La ter' elspiras fresxon bonodoran Kaj min invitas nove aspiradi Al gxoj' de l' vivo kaj al grandaj faroj. PILADO. Rapidu, cxar la tempo baldaux pasos! La vento, kiu blovos niajn velojn, Nur gxi forportu nian plenan gxojon Al la Olimpo. Nun ni devas nepre Rapide konsiligxi kaj decidi. AKTO KVARA. SCENO UNUA. IFIGENIO (sola). Se por mortemulo La dioj destinas Tre multajn konfuzojn Kaj por li preparas Skuantan transiron De gxoj' al doloro, De suferoj al gxojo: Tiam apud la urbo Aux sur bord' malproksima Ili por li edukas Amikon trankvilan, Ke en hor' de mizero Estu preta la helpo. Ho, benu, dioj, benu vi Piladon Kaj benu cxiun lian entreprenon! Li estas forta brako en batalo, Li estas luma sagxo en kunveno, Cxar tre trankvilan havas li animon Kaj al la suferantoj li alportas Konsilon kaj en gxusta tempo helpon. Min li forsxiris de la frato, kiun Mi kun ador' senfine rigardadis, Mi gxojis kaj mi gxuis, mi ne povis Satigxi de l' felicxo mia propra, Mi lin el miaj brakoj ne ellasis, Kaj mi ne sentis la dangxeron, kiu Cxirkauxis nin kaj estis tre proksima. Nun ili, por plenumi la intencon, Jam iras al la mara bordo, kie, Kasxite en la golf', ilia sxipo Atendas nur la signon. Kaj al mi Prudentajn vortojn ili en la busxon Enmetis kaj instruis min, kiele Mi al la regx' respondu, se li sendos Insiste ekpostuli la oferon. Mi vidas, mi min devas lasi gvidi Simile al infano; mi ne lernis Inside aux per ruz' ion akiri. Ho ve al mensogantoj! La mensogo Neniam liberigas nian bruston Simile al la vortoj de la vero; Gxi ne konsolas nin, gxi nur turmentas La homon, kiu gxin sekrete forgxas, Kaj kiel sago, kiun en la flugo Potenca dio kaptas kaj rebatas, Gxi celon ne atingas, sed resaltas Kaj trafas tiun, kiu gxin elpafis. Ho, pezaj zorgoj premas mian bruston. Cxu eble sur la ter' nesanktigita De l' bordo nun denove la furio Atakis plej kruele mian fraton? Cxu eble ili estas malkasxitaj? Ha, sxajnas, ke armitoj proksimigxas! Ha, jen! Jen kuriero de la regxo Cxi tien venas per rapidaj pasxoj. La koro en mi batas, la animo Kovrigxas per nebulo, kiam mi Nun devas ekrigardi la vizagxon De l' vir', al kiu devas mi mensogi. SCENO DUA. IFIGENIO. ARKAS. ARKAS. Rapidu, ho pastrin', kun la ofero! La regx' atendas, la popol' postulas. IFIGENIO. Mi volus tuj plenumi mian devon, Sed ve, malhelpo neantauxvidita Starigxis inter mi kaj la plenumo. ARKAS. Ha, kio baras regxan la ordonon? IFIGENIO. Okazo, kiu ne de ni dependas. ARKAS. Rakontu, ke mi tuj al li raportu, Cxar li decidis jam, ke ambaux mortu. IFIGENIO. La dioj gxin ankoraux ne decidis. El tiuj viroj la plej agxa portas Sur si la kulpon de parencmortigo. Lin la furioj vengxe persekutas, Kaj ecx en la interno de la templo Atakis lin malsano la kruela Kaj malsanktigis la plej puran lokon. Mi nun kun virgulinoj miaj iras, Por per lavado en la pura maro Laux la misteraj legxoj de la pastroj La bildon de l' diino resanktigi. Neniu nin malhelpu en la iro. ARKAS. Mi iros tuj raporti al la regxo Pri la malhelpo; la ceremonion Vi ne komencu, gxis li gxin permesos. IFIGENIO. Gxi estas nur afero de l' pastrino. ARKAS. La gravan fakton regxo devas scii. IFIGENIO. Sed lia vol' nenion povas sxangxi. ARKAS. Pro formo potenculon ni demandas. IFIGENIO. Ne trudu, kion devus mi rifuzi. ARKAS. Konsentu tion, kio estas bona. IFIGENIO. Mi cedos, se ne tro vi malrapidos. ARKAS. Mi post momento estos cxe la regxo Kaj tuj returne kun la vortoj liaj. Ho, se mi ankaux povus al li porti Sciigon, kiu cxion klare solvus! Ho ve, ke vi ne sekvis la konsilon De fidelulo! IFIGENIO. Volonte ja mi faris, kion povis. ARKAS. Ankoraux nun vi povas cxion sxangxi. IFIGENIO. De mia volo tio ne dependas. ARKAS. Neplacxantajxon trovas vi ne ebla. IFIGENIO. Vi trovas ebla, kion vi deziras. ARKAS. Cxu cxion tiel pesas vi trankvile? IFIGENIO. Mi lasis la decidon al la dioj. ARKAS. Sed ili ja la homojn savas home. IFIGENIO. Mi faros cxion, kion ili diros. ARKAS. Ho, kredu, cxio nur de vi dependas. Nur la kolera stato de la regxo Al ambaux la fremduloj donas morton. Jam de tre longe la militistaro Dekutimigxis de l' oferoj sangaj. Ecx multaj, kiujn malamika sorto Al fremda bordo pelis, sentis mem La tutan cxarmon, tutan la diecon, Se la vaganton en la fremda lando Renkontas bondezira kaj afabla Vizagxo homa. Ho, ne tiru for De ni la bonon, kiu por ni cxiuj De vi dependas! Kion vi komencis, Vi povas ja facile alfinigi; Cxar la mildeco, kiu de l' cxielo En homa formo venas sur la teron, Nenie pli rapide al si regnon Konstruas, ol en tiu loko, kie Sovagxe kaj konfuze nova gento, Plenega de kuragxo kaj de forto, Gvidata per la propraj antauxsentoj, La sxargxojn de la homa vivo portas. IFIGENIO. Ne skuu la animon mian, kiun Laux via vol' direkti vi ne povas. ARKAS. Dum temp' ankoraux estas, oni sxparas Nek penon, nek admonon ripetatan. IFIGENIO. Al vi klopodojn kaj al mi suferojn Vi kauxzas, tamen ambaux estas vanaj. ARKAS. De la suferoj mi nun petas helpon, Cxar plej amike ili ja konsilas. IFIGENIO. Kruele ili sxiras mian koron, Sed la malvolon ili ne ekstermas. ARKAS. Cxu povas nobla kor' malvolon havi Por bono, kiun nobla hom' proponas? IFIGENIO. Jes, se la nobla hom' anstataux danko Min mem akiri malkonvene volas. ARKAS. Se iu ne deziras, tre facile Li cxiam trovas vortojn de pravigxo. Mi pri l' oferoj al la regx' raportos. Ho, se vi en la kor' al vi ripetus, Kiele noble li kun vi agadis De via veno gxis la nuna tago! SCENO TRIA. IFIGENIO (sola). De la parol' de tiu viro nun En plej malgxusta tempo mia koro Subite returnigxis. Mi ektimas! Cxar kiel ondoj en potenca kresko La rokojn superversxas, kiuj staras Cxe l' bordo en la sablo, tiel fluo De gxojo mian koron tute kovris. Mi en la brakoj tenis neeblajxon. Nun al mi sxajnis, ke denove nubo Kviete min cxirkauxas, de la tero Min levas kaj min dolcxe endormigas, Simile kiel tiam, kiam min La brako de l' diin' savante kaptis. La fraton mian kaptis mia koro Per sia tuta forto; mi auxskultis Nur la konsilon de l' amiko lia; Nur ilin savi estis la enhavo De miaj pensoj. Kiel la sxipano Volonte sin deturnas de la rifoj De negastama kaj dezerta lando, Mi tiel de Tauxrido min deturnis. Sed nun la vocxo de l' fidela viro Min ree vekis, min rememorigis, Ke ankaux cxi mi ja forlasas homojn. Duoble abomena nun farigxas Por mi la trompo. Ho, animo mia, Retrankviligxu! Cxu vi nun komencas Dubeme sxanceligxi? Ne! la teron De la soleco devas vi forlasi! Ensxipigitan kaptos vin la ondoj Per sia balancado,--nun pro timo Vi nek la mondon, nek vin mem rekonas. SCENO KVARA. IFIGENIO. PILADO. PILADO. Ha, kie estas sxi, ke mi rapidu Al sxi alporti gxojan la sciigon Pri nia savo! IFIGENIO. Vidu, jen mi estas, De zorgoj premegata, mi atendas Nun la konsolon, kiun vi promesas. PILADO. La frato resanigxis! La sxtonecan Ekstersanktejan teron kaj la bordon Atingis ni en gaja parolado. Ni ne rimarkis, kiam ni forlasis La arbareton. Cxiam pli ravante La bela flamo de junec' cxirkauxis La buklan lian kapon. Hele brilis Kuragxe kaj espere la okuloj, Kaj lia kor' libere sin fordonis Plenege al la gxojo kaj plezuro. Ke vin kaj min li baldaux povos savi. IFIGENIO. Benata estu! De la lipo, kiu Eldiris tiajn felicxigajn vortojn, Neniam sonu tono de suferoj! PILADO. Auxskultu plu; felicxo kiel princo Kun bela sekvantaro cxiam marsxas. La kamaradojn ankaux ni retrovis; En roka golf' la sxipon ili kasxis Kaj sidis atendante kaj malgxoje. Apenaux ekvidinte vian fraton, Ekkriis ili gxoje, kaj insiste La sxipanaro petis rapidigi La forveturon. Cxiu man' sopiras Remilon, kaj ecx vento, de ni cxiuj Tuj rimarkita, cxarmajn la flugilojn Etendis kaj ekblovis de la bordo. Ni do rapidu, kaj vi tuj konduku Min al la templo, lasu min eniri Kaj kapti respektege la objekton De nia celo! Mi suficxos sola, Por porti for sur miaj fortaj sxultroj La bildon de l' diino; kiel forte Mi sopiregas la celitan sxargxon! (Cxe la lastaj vortoj li sin direktas al la templo, ne rimarkante, ke Ifigenio lin ne sekvas; sed baldaux li sin returnas.) Vi staras sendecide! Vi silentas! Vi sxajnas konfuzita! Cxu aperis Barante ia nova malfelicxo? Ho, diru, cxu vi al la regx' raportis La vortojn, kiujn ni interkonsentis? IFIGENIO. Jes, kara viro; sed vi min insultos. Mi sentas jam silentan la riprocxon! Sendito de la regxo al mi venis, Kaj kion vi al mi instruis, tion Mi al li diris. Sxajnas, ke li estis Tre mirigita, kaj li tre insistis, Ke pri l' malofta la ceremonio Raporton oni faru al la regxo Kaj auxdu lian volon; kaj mi nun Atendas la revenon de l' sendito. PILADO. Ho, ve al ni! Renovigita flugas Nun la dangxero cxirkaux niaj kapoj! Nu, kial do vi vin ne kovris sagxe Per rajtoj de pastrino? IFIGENIO. Mi neniam Kovrilon faris el la pastra rajto. PILADO. Ho, tiam vin kaj nin, animo pura, Vi pereigos. Kial mi ne pensis Pri gxi antauxe kaj vin ne instruis Eviti ankaux tiun cxi postulon! IFIGENIO. Nur min insultu! Mi nur estas kulpa, Mi tion sentas; tamen mi ne povis Rifuzi al la vir', kiu postulis Prudente tion, kion mia koro Ne povis ja ne trovi tute prava. PILADO. La stato nun farigxis pli dangxera; Sed ankaux tiel ni ne devas perdi Kuragxon, aux per agoj neprudentaj Aux tro rapidaj mem nin elperfidi. Trankvile nun atendu la revenon De la sendito, kaj post liaj vortoj Vi staru forte, kion ajn li diros! Cxar la arangxo de sanktigaj faroj Ja estas ne afero de la regxo, Sed de l' pastrino. Kaj se li deziros Ekvidi la fremdulon, kiun peze Atakis konvulsioj de frenezo, Rifuzu sub preteksto, ke vi tenas Nin ambaux nun kasxitaj en la templo. Tiele vi al ni la eblon donos, Ke, forportante sanktan la trezoron For de l' popolo kruda kaj barbara, Rapide ni forkuru kaj savigxu. Plej bonajn signojn sendas Apolono, Kaj antaux ol ni pie la kondicxon Plenumis, li al ni jam aperigis Favoron sian, kiun li promesis. Oresto liberigxis kaj sanigxis! Kun li, kun nia kara liberulo, Konduku nin, ho vi, favoraj ventoj, Al la insulo roka, kie logxas La dio! Kaj tuj poste al Mikeno, Ke gxi revivu, ke nun el la cindro De gxiaj estingitaj fajrolokoj La patraj dioj gxoje relevigxu Kaj bela fajro lumu nun denove Por ili. Via mano la unua Por ili sxutos el la oraj vazoj Incenson. Trans la sojlon vi enportos Denove savon, gxojon, novan vivon, Kaj la malbenon vi malaperigos, Kaj vian familion vi ornamos Per novaj, fresxaj floroj de la vivo. IFIGENIO. Ho, kiam mi vin auxdas, mia kara, Tuj mia kor', trafita de l' radio De viaj vortoj, turnas sin felicxe Al dolcxa la konsolo, kiel floro Sin turnas al la suno. Kian gxojon Alportas firmaj vortoj de amiko Apudestanta! tiuj vortoj havas Cxielan forton, dum solulo falas Sub sxargx' de sia propra meditado! Sxlositaj en la brusto, maturigxas Nur malfacile kaj tre malrapide La pensoj kaj decidoj, sed alesto De kara homo ilin tre facile Disvolvas. PILADO. Nun adiaux! Mi rapidos Nun trankviligi la amikojn, kiuj Atendas sopirante. Poste baldaux Cxi tien mi revenos kaj, kasxita En arbetajx' de roko, mi atendos De vi signalon.--Tamen diru, kial Vi nun meditas? Vian frunton kovris Subite ia ombro de malgxojo. IFIGENIO. Pardonu! Kiel la senpezaj nuboj Antauxe de la suno, tiel flugas Malgranda zorgo antaux mia koro. PILADO. Ne timu! Nur por trompi la dangxero Sin ligis kun la timo. Ambaux estas Kunuloj. IFIGENIO. Tamen ne malnobla estas La zorgo, kiu penas min averti, Ke mi ne trompu mian regxon, kiu Por mi farigxis kvazaux dua patro. PILADO. La homon, kiu bucxas vian fraton! IFIGENIO. La homon, kiu faris al mi bonon. PILADO. Se la neces' ordonas, gxi ne estas Maldanko. IFIGENIO. Tamen restas gxi maldanko; Nur la neces' gxin senkulpigas. PILADO. Prava Vi estas antaux dioj, antaux homoj. IFIGENIO. Sed mia propra koro ne silentas. PILADO. Tro-severeco estas fiereco. IFIGENIO. Mi tion ne esploras, mi nur sentas. PILADO. Kun gxusta sent' vi devas vin adori. IFIGENIO. Felicxa estas kor' nur tute pura. PILADO. Vi tia vin konservis en la templo; La vivo nin instruas esti malpli Severa kontraux ni kaj la aliaj; Vi ankaux tion lernos. Tiel strange La homa gento estas konstruita, Tiele cxio estas reciproke Interplektita kaj interligita, Ke en si mem aux kun aliaj homoj Neniu povas resti tute pura Aux senkonfuza. Ni ne devas esti Jugxantoj pri ni mem. La homo devas Nur marsxi kaj observi sian vojon; Cxar tre malofte homo gxuste taksas Faritajn siajn farojn, sed li preskaux Neniam scias taksi la faratajn. IFIGENIO. Vi preskaux min konvinkis. PILADO. Sed por kio Konvinki, se elekto ne ekzistas? Por savi fraton, vin kaj la amikon, Nur unu voj' ekzistas; tial restas Nur la demand', cxu ni la vojon iras? IFIGENIO. Ho, lasu min heziti! cxar vi mem Ne farus kun anima trankvileco Tielan maljustajxon kontraux homo, De kiu vi ricevis nur bonfarojn. PILADO. Se ni pereos, tiam vin atendas Riprocxo pli severa, kondukanta Al malesper'. Vi certe ne kutimis Suferi perdojn, se nun, por eviti Grandegan malfelicxon, vi ne volas Oferi ecx vorteton de malvero. IFIGENIO. Ho, se mi en mi portus viran koron, Por kiu, se gxi ion jam decidis, Aliaj cxiuj vocxoj restas mutaj! PILADO. Vi vane sxanceligxas. Nun ordonas La fera mano de la neceseco, Kaj gxia serioza signo estas Plej alta legxo, kiun ecx la dioj Obei devas. La nekonsilebla Fratino de l' eterna sorto regas Silente. Se sur vin gxi ion metis, Vi tion portu! kaj se gxi ordonis, Plenumu sendispute. La ceteran Vi cxion scias. Baldaux mi revenos, Por preni el la sankta via mano De nia sav' la belan sigelilon. SCENO KVINA. IFIGENIO (sola). Mi sekvu lin; cxar mi la miajn vidas Urgxante en dangxero. Tamen ve! La propra mia sorto min timigas. Cxu mi ne savu la esperon, kiun Mi en soleco tiel bele nutris? Cxu la malbeno dauxru do eterne? Cxu tiu gent' neniam sin relevu Kun nova beno? Cxio ja forpasas! Felicxo la plej bona kaj de l' vivo Plej belaj fortoj fine malaperas! Pro kio do malben' ne malaperus? Cxu tie cxi kasxita, desxirita De la kuranta sort' de mia domo, Mi vane do esperis, ke mi iam Per pura mano kaj per pura koro La makulitan domon senpekigos? Apenaux mia frat' en miaj brakoj De sufereg' mirakle resanigxas, Apenaux longe sopirita sxipo Alproksimigxas, por min forkonduki Al la haveno de la hejma lando,-- La surda neceseco sur min metas Per fera mano jam duoblan krimon: Forrabi sanktan, al mi konfiditan Kaj adoratan bildon kaj samtempe Fripone trompi viron, kiu zorgis Pri mia vivo kaj pri mia sorto. Ho, mi jam timas, ke en mia koro Ekgxermi iam povas abomeno, Ke la malam' profunda de l' titanoj Rilate al la dioj de Olimpo Jam ankaux mian delikatan bruston Ekkaptus per ungegoj de vulturo! Ho, bonaj dioj, savu min kaj savu En la animo mia vian bildon! En la oreloj la malnova kanto, Jam forgesita, nun al mi resonas, La kanto, kiun kantis kun teruro La Parkoj, kiam de la ora segxo Tantalo falis. Ili mem suferis Kun la amiko. En ilia brusto Ventego bruis, kaj terura estis Ilia kanto. En la infaneco Mi auxdis gxin de mia vartistino; Mi bone gxin memoras. Ho, gento de homoj, Vi timu la diojn, Cxar ili regadon Eterne posedas Kaj povas gxin uzi Laux sia bontrovo. Plej timu la homo, Se dioj lin levis! Sur rifoj kaj nuboj Jen staras la segxoj Cxe tabloj el oro. Aperas malpaco, Kaj falas la gastoj Kun hont' kaj ofendoj En noktajn profundojn Kaj tie ligitaj Atendas nur vane Justecon kaj jugxon. Sed restas la mastroj En festoj eternaj Cxe l' tabloj el oro. Kaj el la abismoj La spir' de l' titanoj Ofere falintaj Per fumaj nubetoj Al ili levigxas. Kaj ili deturnas Benantan okulon De tuta la gento, Kaj ecx en la nepo La iam amitaj La trajtoj de l' avo Jam ilin incitas. Tiel kantis la Parkoj; Kaj la ekzilito En noktaj kavernoj Auxskultas la kanton Kaj, pri la infanoj Kaj nepoj pensante, Balancas la kapon. AKTO KVINA. SCENO UNUA. TOAS. ARKAS. ARKAS. Mi devas kun konfuz' al vi konfesi, Ke mi ne scias, kien la suspekton Mi devas nun direkti. Cxu gxi estas Ruzajxo de l' kaptitoj, kiuj penas Sekrete kuri for? Cxu la pastrino Al ili donas helpon? Pli kaj pli La famo kreskas, ke la sxipo, kiu Al ni alportis ambaux la fremdulojn, Ankoraux ie staras en la golfo; Kaj tiu frenezeco de la viro, Kaj tiu resanktigo, la preteksto De la prokrasto, vekas cxiam pli Suspekton kaj postulas singardecon. TOAS. Rapide al ni venu la pastrino! Kaj poste iru, akre kaj rapide Esploru, sercxu sur la tuta bordo, De l' promontoro gxis la arbareto De la diin'. Sed sanktan la profundon Respektu; nur embuskon sagxe faru, Ataku la fremdulojn kaj, trovinte, Laux la kutimo via ilin kaptu. SCENO DUA. TOAS (sola). Terure nun alternas la kolero En mia kor': jen kontraux sxi, en kiu Mi vidis tiel puran sanktulinon, Jen kontraux mi, cxar per malsevereco Kaj per boneco mi sxin mem edukis Por la perfido. Homo tre facile Alkutimigxas al la sklava stato Kaj baldaux lernas plenan obeadon, Se oni lian tutan liberecon Forprenas. Jes, se en la krudan manon De la prapatroj miaj sxi enfalus, Sxi estus gxoja, se sxi mem savigxus, Sxi danke alte sxatus sian sorton Kaj antaux la altaro fremdan sangon Volonte versxus, kaj la necesajxon Sxi nomus sankta devo. Dume nun En sxia brust' boneco mia naskas Deziron arogantan. Vane mi Esperis, ke mi sxin al mi alligos; Sxi mem por si preparas sian sorton. Per flatoj sxi akiris mian koron; Se al la flatoj nun mi kontrauxstaros, Sxi per ruzajxo kaj per trompo sercxos Al si la vojon, kaj boneco mia Al sxi aperas kiel posedajxo, De longe jam al sxi apartenanta. SCENO TRIA. IFIGENIO. TOAS. IFIGENIO. Vi vokas! Kio vin al ni venigas? TOAS. Oferon vi prokrastis; diru, kial? IFIGENIO. Al Arkas cxion klare mi rakontis. TOAS. De vi mi volus tion auxdi. IFIGENIO. Tempon Al vi Diano donas, por pripensi. TOAS. Mi pensas, ke cxi tiu tempo estas Tre tauxga por vi mem. IFIGENIO. Se via koro En la decid' kruela rigidigxis, Por kio do vi venis? Regxo, kiu Postulas kruelajxon, povas trovi Suficxe da servantoj, kiuj gxoje Por rekompenco prenos sur sin mem Duonon de l' malbeno, kaj la regxo Almenaux sxajne restus senmakula. En peza nubo faras Jupitero Decidojn, kaj sendatoj liaj portas Pereon al la kapoj malfelicxaj; Sed li trankvile marsxas en la altoj, Neatingebla dio en ventego. TOAS. La sankta lipo kantas nun sovagxe. IFIGENIO. Ne la pastrino nun al vi parolas, Sed la filino de Agamemnono. De nekonata virgulin' la vorto Sanktecon por vi havis; nun subite Al la princino volas vi ordoni? Ho, ne! De la plej fruaj miaj jaroj Mi lernis obeadon, en komenco Al la gepatroj, poste al diino, Kaj plej libera mi min cxiam sentis En obeado; tamen submetigxi Al kruda vorto kaj ordon' kruela De viro--tion mi neniam lernis. TOAS. Ne mi--malnova legx' al vi ordonas. IFIGENIO. Avide ni alligas nin al legxo, Se la pasion nian gxi favoras. Al mi alia, pli malnova legxo Parolas kaj ordonas kontrauxstari: La legxo, kiu diras, ke fremdulo Por cxiu homo devas esti sankta. TOAS. Videble la kaptitoj por vi estas Tre karaj; cxar de granda ekscitigxo Vi la plej cxefan vorton de l' sagxeco Forgesas, kiu diras: ne incitu La potenculon! IFIGENIO. Sed cxu mi parolas, Cxu mi silentas, vi ja scias, kio En mia koro estas nun kaj cxiam. Cxu rememoro pri egala sorto Ne naskas la kompaton en la koro? Kaj tiom pli en mia kor'! En ili Min mem mi vidas. Antaux la altaro Mi mem ja tremis, kaj la frua morto Solene min cxirkauxis genuantan; Jam la trancxil' ekbrilis, por trabori La bruston, plenan de bolanta vivo, Teruro trapenetris mian koron, Mi fermis la okulojn, kaj--mirakle Mi trovis savon. Se al ni la dioj Favore sendis savon kontraux morto, Cxu gxi ne estas nia sankta devo Repagi tion al malfelicxuloj? Vi tion scias, vi min konas, tamen Vi volas nun perforte min devigi! TOAS. Obeu la oficon, ne la regxon! IFIGENIO. Ha, cxesu! ne beligu la perforton, Gxojantan de virina malforteco! Libera mi naskigxis, kiel viro. Se nun la filo de Agamemnono Trovigxus antaux vi kaj vi altrudus Al li postulon, kiun vi ne devas: Li ankaux havas glavon, havas brakon, Por siajn rajtojn antaux vi defendi. Sed mi nenion havas krom la vortoj, Kaj nobla viro devas dece sxati La vorton de virino. TOAS. Mi gxin sxatas Pli, ol mi sxatus glavon de la frato. IFIGENIO. Sxangxigxas la sukces' en la batalo; Ne taksu malamikon tro malforta. Ecx malfortulon la natur' ne lasis Sen helpo kontraux pugno de fortulo. Gxi al li donis ruzon, artifikojn; Li cedas, li prokrastas, cxirkauxiras. Jes, la fortul' meritas la ruzajxojn. TOAS. Ruzajxon neniigas singardeco. IFIGENIO. Animo pura ruzon ne bezonas. TOAS. Vin mem vi nesingarde ja kondamnas! IFIGENIO. Ho, se vi vidus, kiel la animo En mi batalas forte, por rebati Malbonan tenton tuj en la komenco! Do sendefenda antaux vi mi staras? La belan peton, tiun cxarman brancxon, En mano de virino pli potencan Ol glavo kaj ol lanco, vi forpusxas? Per kio do mi povas min defendi? Cxu mi miraklon petu de l' diino? Cxu en mi mem jam forto ne ekzistas? TOAS. Mi vidas, ke la sorto de l' fremduloj Vin tre maltrankviligas. Kiuj estas La viroj, kiuj tiom vin zorgigas? IFIGENIO. La viroj--ili estas--mi supozas, Ke ili estas grekoj. TOAS. Samlandanoj? Kaj certe ja en vi ili revekis La belan bildon de reveno hejmen? IFIGENIO (post mallonga silento). Cxu por kuragxa, ne auxdita faro La rajton havas sole nur la viro? Cxu neeblajxon sole li alpremas Al sia forta kaj heroa brusto? Sed kion oni nomas granda? Kio Kun ekscitado levas la animon De cxiam ripetanta rakontanto, Se ne la faro, kiu preskaux tute Sukceson ne promesas, kiun tamen Kuragxa homo brave entreprenas? Cxu tiu, kiu sola en la nokto Penetras en tendaron malamikan Kaj kiel flamo ne antauxvidita Atakas furioze la dormantojn Kaj vekigxantojn, fine, atakita De l' levigxintoj, tamen forrapidas Kun multo da akiro,--cxu li sola Meritas gloron? Cxu nur tiu, kiu La vojon sendangxeran malsxatante, Kuragxe pasas montojn kaj arbarojn, Por landon liberigi de rabistoj? Por ni nenio restas? Cxu virino Naturan sian rajton devas perdi? Sovagxa esti kontraux sovagxuloj, La rajton de la glav' de vi forrabi Laux maniero de amazoninoj Kaj la premadon vengxi nur per sango? En mia brusto ondas malkviete Kuragxa entrepreno: mi konscias, Ke mi riprocxon grandan ne evitos, Nek malfelicxon, se gxi ne sukcesos; Sed mi al vi transdonas mian sorton, Ho, dioj! Se vi amas la justecon, Kiel pri vi glorante oni diras, Ho, tiam montru gxin per via helpo Kaj nun per mi la veron vi honoru! Jes, sciu, regxo, estas preparata Sekreta trompo. Vane vi demandos Pri la kaptitoj; ili estas for Kaj jam atingas la amikojn, kiuj Cxe l' bordo ilin kun la sxip' atendas. La pli maljuna, kiun la malsano Cxi tie kaptis kaj nun jam forlasis,-- Li estas--jes--Oresto, mia frato; La dua estas lia konfidato, Amiko lia de l' plej junaj jaroj, Pilado. Ilin sendis Apolono El Delfoj al cxi tiu nia bordo, Kun la ordon' la bildon de Diano Forrabi kaj venigi la fratinon Al li, kaj rekompence por cxi tio Al la persekutato de l' furioj, Al la kulpulo pri patrina sango La liberigxon li promesis doni. Nin ambaux, kiuj tute solaj restas El la Tantala domo, mi nun metis En viajn manojn: pereigu nin, Se via konscienco gxin permesas! TOAS. Vi pensas, ke la skito la barbara Auxskultos tiun vocxon de la vero Kaj de l' homeco, kiun ne auxskultis La grek' Atreo? IFIGENIO. Gxin auxskultas cxiu, Sub kiu ajn cxielo li naskigxis, Se nur la fonto de la vivo pure Tra lia brusto fluas.--Kion, regxo, Vi nun por ni silente en la koro Preparas? Se gxi estas pereigo, Ho, tiam min mortigu la unuan! Cxar nune, kiam plu nenia savo Por ni jam restas, nun mi plene sentas La tutan terurecon de l' dangxero, En kiun mi per miaj propraj manoj Nun jxetis miajn karajn. Ve, ho ve! Mi vidos ilin antaux mi ligitajn! Kun kia koro diros mi adiaux Al mia frato, kiun mi mortigas? Neniam en okulojn la amatajn Mi povos plu rigardi! TOAS. Do tiele Per arta elpensado la trompistoj Elteksis reton cxirkaux via kapo Al vi, la longatempe izolita! El tio, kion via kor' deziris, Facile ili faris por vi kredon! IFIGENIO. Ne, regxo, ne! Min trompi oni povus, Sed tiuj estas veraj kaj fidelaj. Se la esplor' alie al vi montros, Vi tiam povas ilin pereigi, Vi tiam min forpusxu kaj pro puno Por mia malsagxeco min forpelu Al la malgaja kaj senhoma bordo De rifa kaj sovagxa insuleto! Sed se montrigxos, ke la viro estas La kara kaj amata mia frato, Ho, tiam lasu nin libere iri, Kaj kiel antaux nun por la fratino, Vi nun por la gefratoj estu bona! La patro mia mortis de l' edzino, Kaj sxi de l' filo. Lasta la espero De la Atrea gent' sur li tenigxas. Permesu do, ke mi kun pura koro Kaj pura mano iru al la hejmo, Por tie nian domon senpekigi! Plenumu vian vorton! Vi promesis, Ke se mi iam havos la eblecon Reiri al la miaj, vi min lasos: Nun la ebleco venis. Regxa vorto Ne estas kiel vorto de simpluloj: Li ne promesas nur por embarase Momente liberigxi de l' petanto, Li ankaux ne promesas, se li kredas, Ke la plenum' neniam povas veni. Nur tiam li eksentas la altecon De la valoro sia, se li povas Felicxon doni al la atendanto. TOAS. Simile kiel fajro kontraux akvo Batale sin defendas kaj mugxante Ekstermi penas sian malamikon, Tiele nun batalas la kolero En mia brusto kontraux viaj vortoj. IFIGENIO. Ho, lasu do, ke via favorkoro, Simila al la sankta oferflamo, Por mi ekbrilu, dolcxe cxirkauxata De danko kaj de beno kaj de gxojo! TOAS. Ho, dioj, kiel ofte tiu vocxo Min kvietigis! IFIGENIO. Donu vian manon, Gxi estu por mi signo de la paco! TOAS. Tro multe vi postulas tro rapide. IFIGENIO. Bonfaroj ne bezonas pripensadon. TOAS. Tre multe! cxar tre ofte post la bono Ja sekvas la malbono. IFIGENIO. Nur la dubo Malbonon povas fari el la bono. Ne dubu, sed plenumu mian peton Libere, kiel diktas via sento! SCENO KVARA. ORESTO (armita). LA SAMAJ. ORESTO (turnita al la scenejo). Duoble strecxu cxiujn viajn fortojn, Rebatu ilin, restas nur momento! Ne cedu, kovru vojon al la sxipo Por mi kaj la fratino! Venu tuj! (Al Ifigenio, ne vidante la regxon.) Ni estas perfiditaj. Tre malmulte Da tempo ni disponas por la kuro. Rapidu! (Li ekvidas la regxon.) TOAS (kaptante la glavon). Tie, kie mi alestas, Neniu povas teni nepunate La glavon nudigitan! IFIGENIO. Ne profanu Per furiozo kaj per mortigado La templon de l' diin'. Al la amaso Ordonu stari pace kaj auxskultu Pastrinon kaj fratinon! ORESTO. Diru, kiu Li estas, tiu, kiu nin minacas? IFIGENIO. Respektu en li regxon, kiu estis Por mi la dua patro! Ne koleru Min, frato! La infana mia koro Konfide metis nian tutan sorton En lian manon. Vian entreprenon Konfesis mi al li kaj mi tiele Animon mian savis de perfido. ORESTO. Cxu pace li permesas forveturon? IFIGENIO. Min silentigas via nuda glavo. ORESTO (enigante la glavon en la ingon). Parolu! mi obeas viajn vortojn. SCENO KVINA. LA SAMAJ. PILADO kaj tuj post li ARKAS (ambaux kun nudigitaj glavoj). PILADO. Ne perdu tempon! Jam la lastajn fortojn La niaj nun kolektis; repasxante, Cedante malrapide, ili estas Premataj en direkto al la maro. Sed kian paroladon inter princoj Mi vidas! Tio estas ja sendube La respektata kapo de la regxo! ARKAS. Kviete, kiel gxi al vi konvenas, Vi, regxo, staras kontraux malamikoj. La aroganta entrepreno estos Punita baldaux. La anar' ilia Falante cedas; jam la sxipo estas En niaj manoj. Vi nur vorton diru, Kaj tuta gxi en fajro staros. TOAS. Iru, Al la popol' ordonu trankviligxi! Neniu tusxu nun la malamikojn, Dum ni parolas! (Arkas foriras.) ORESTO. Mi akceptas. Iru, Amiko mia kara, kaj kolektu La reston de l' anaro! kaj silente Atendu, gxis ni vidos, kian finon Al niaj faroj la cxiel' preparis! (Pilado foriras.) SCENO SESA. IFIGENIO. TOAS. ORESTO. IFIGENIO. Mi tremas. Antaux ol komencas vi paroli, Mi petas, liberigu min de zorgoj! Mi timas malfelicxon, se vi, regxo, La vocxon de l' justeco ne auxskultos, Aux vi, ho mia frato, ne retenos La rapideman flamon de l' juneco. TOAS. Mi, kiel pli maljuna, estas preta Reteni la koleron. Diru, kiel Vi pruvos, ke vi vere estas filo De l' regx' Agamemnono kaj la frato De sxi? ORESTO. Jen, vidu, estas tiu glavo, Per kiu li batalis kun Trojanoj. De lia mortiginto mi gxin prenis Kaj mi la diojn petis, ili donu Al mi la kuragxecon kaj la brakon Kaj la felicxon de la granda regxo, Sed nur pli belan morton. Nun elektu El viaj militistoj la plej noblan Kaj lin batale kontraux mi starigu! Nenie sur la tero al fremdulo Tiela peto estas rifuzata. TOAS. Cxe ni antikva moro al fremdulo Neniam donis tiun rajton. ORESTO. Sekve De vi kaj mi la moro komencigxu! Per imitado tuta la popolo La noblan agon de l' reganto baldaux Sanktigos kiel legxon. Mi batalu Ne sole por ni mem,--sed mi, fremdulo, Batalu por la rajtoj de fremduloj! Se mi pereos, tiam decidigxos Kun mia sorto ankaux sort' ilia; Sed se mi havos la felicxon venki, Neniam pasxu sur cxi tiun bordon Fremdulo, kiun ne renkontos tuj Rigardo de la plej helpema amo, Kaj cxiu forsxipigxu konsolita! TOAS. Vi al mi sxajnas inda, ho, junulo, La patrojn, kiujn vi la viaj nomas. Tre multe da kuragxaj, noblaj viroj Min akompanas; sed en mia agxo Mi mem ankoraux kontraux malamiko Volonte staras, kaj mi estas preta Kun vi la sorton provi de l' batalo. IFIGENIO. Ho ne, ho ne! Tielan sangan pruvon La dioj ne permesos! Prenu for De l' glavo vian manon! Pensu, regxo, Pri mi kaj mia sorto! La batalo Rapide decidita eternigas La viron; se ecx falas li, la kanto Lin gloras. Tamen la senfinaj larmoj De la restintoj, do virin' amata, Ne estas kalkulataj; la poeto Silentas pri la miloj de la tagoj Kaj de la noktoj, kiam orfigita Animo vane vokas la perditon, Silente konsumigxas, sopirante. Min mem avertis tuj en la komenco La zorgo, ke min trompo de rabisto Ne sxtelu for el mia rifugxejo Kaj ne fordonu min al la sklaveco. Kaj diligente faris mi demandojn, Pri cxio plej detale informigxis Postulis signojn, kaj nun mia koro Jam estas tute certa. Vidu tie Sur lia dekstra mano la makulon Tristelan, kiu tuj post la naskigxo Cxe li aperis kaj pri kiu diris La pastro, ke gxi estas antauxsigno De peza faro, kiun por la mano Rezervis la destino. Kaj duoble Konvinka por mi estas la cikatro Cxi tie, gxuste super lia brovo. Ankoraux kiam estis li infano, Elektro iam per nesingardeco Faligis lin; li trafis tripiedon Kaj vundis brovon.--Jes, gxi estas li! Kaj cxu la simileco al la patro, Cxu la interna gxoj' de mia koro Ne estas certigantaj atestantoj? TOAS. Kaj se ecx viaj vortoj cxiun dubon En mi forigus, kaj ecx se mi bridus En mia brusto tutan la koleron, Ni tamen devus inter ni decidi Per bataliloj: pacon mi ne vidas. Cxar ili venis,--vi gxin mem konfesas, Por rabi for la bildon de l' diino; Cxu mi trankvile tion cxi toleru? La greko ofte jxetas avidege Okulon al trezoroj malproksimaj De la barbaroj, al la ora felo, Aux al cxevaloj, al filinoj belaj; Ne cxiam tamen ruzo kaj perforto Kun malhoneste akirita havo Felicxe ilin hejmen revenigis. ORESTO. La bild', ho regxo, nin ne malpacigu! Nun jam klarigxis la eraro, kiun La dio metis cxirkaux nian kapon, Simile al vualo, kiam li Deziris, ke cxi tien ni vojagxu. Mi petis, ke li donu al mi helpon, Por liberigxi de l' furioj; tiam La dio diris: "Kiam la fratinon, Restantan kontrauxvole en la templo De l' malproksima bordo de Tauxrido, Vi revenigos en la grekan landon, Vi tiam liberigxos de l' malbeno." Ni pensis, ke la vortoj de la dio Koncernas la fratinon de li mem, Li tamen pensis vin! La fortaj cxenoj Nun falis; vi, senkulpa virgulino, Denove apartenas al la viaj. Vi min ektusxis, kaj mi resanigxis; En viaj brakoj min la lastan fojon Atakis la malsano plej kruele Kaj plej terure skuis mian cerbon; Sed tuj, kiel serpento en kavernon, Gxi fulme malaperis. Kaj per vi Mi gxuas nun denove plej libere La lumon de la tago. La decido De la diino nun al mi montrigxas En plena brilo. Kiel sanktan bildon, Al kiu per mistera dia vorto La sorto de la urbo alligigxis, Sxi vin forprenis, la protektantinon De nia domo, kaj sxi vin konservis En sia sankta kaj silenta loko, Ke vi farigxu beno por la frato Kaj por la viaj. Kiam cxia savo Jam sxajnis senespere forperdita, Vi cxion nun al ni redonas. Regxo! Direktu vian koron al la paco! Vi ne malhelpu, ke sxi resanktigu La patran domon, ke sxi min redonu Al la palaco pente purigita Kaj kronu min per la antikva krono! Redonu por la beno, kiun sxi Al vi alportis; rajton pli proksiman Al sxia frato nun permesu gxui! La forton kaj la ruzon, de la viroj Plej grandan gloron, kovras nun per honto La vero de cxi tiu alta koro, Kaj pura kaj infana konfideco Al nobla vir' ricevas rekompencon. IFIGENIO. Memoru vian vorton! La parolo El la sincera kaj fidela busxo Vin tusxu! Nin rigardu! La okazo Por tia nobla far' ne ofte venas. Vi ne rifuzos; cedu! TOAS. Bone, iru! IFIGENIO. Ne tiel, mia regx'! Sen via beno Kaj kontraux via volo mi ne iros. Nin ne forpelu! Cxarma kora rajto De reciproka gastameco ligu Nin ambaux: kaj tiele ne por cxiam Ni estos disigitaj. Tiel same Profunde, kiel mian propran patron, Mi amas vin per mia tuta koro, Kaj tiu sento restos por eterne. Se iam ecx la plej malgrava homo El via gento al orelo mia Alportos sonon de la lingvo, kiun El via busxo auxdi mi kutimis, Kaj sur la plej malricxa mi rimarkos La karan formon de la vesto via: Mi tiam lin akceptos kiel dion, Mi mem al li pretigos la kusxejon, Sidigos lin sur segxo cxe la fajro, Demandos nur pri vi kaj via sorto. La dioj al vi donu rekompencon Por viaj faroj, via bonkoreco! Adiaux! Turnu vin al ni kaj donu Al mi elkoran vorton de disigxo! Ho, tiam pli kviete al la veloj La vento blovos, kaj pli trankvilige El la okuloj de la foriranto Silentaj larmoj fluos. Ho, adiaux! Por signo de antauxa amikeco La dekstran manon vi al mi etendu! TOAS. Adiaux! Fino. Verkaro de D-ro L. L. ZAMENHOF Cxiu Esperantisto devas nepre posedi la verkojn de nia Majstro! INSTRUA FAKO Fundamento de Esperanto: Eldono Franca, Angla, Germana, Rusa, Pola (bindita) Fr. 3 > (La sama, brosxurita) -- 2 > Oni vendas aparte {Ekzercaro (kvinlingva), brosxurita -- > 75 {Universala Vortaro (kvinlingva), brosxurita -- 1 > Eldono Hispana -- 1 > -- Itala, tradukita de S-ino Rosa Junck -- 1 > -- Greka, -- S-o Konstantino Kuluri -- 1 > -- Slovaka, -- D-o A. Sxkarvan kaj S-o Evstifeieff Kr. 1 > -- Hungara, tradukata de S-ro Bno Ladislao d'Orczy > > -- Rumana, tradukata de la >Societatea Esperantista Rumana > > > Worterbuch Deutsch-Esperanto. Dua eldono, revidita, korektita, pliigita! Gxi estas la vera komplemento de Universala Vortaro. Unu volumo, in-16, 178-pagxa (brosxurita) { M. 2 > {Fr. 2,50 Taschenworterbuch Deutsch-Esperanto und Esperanto-Deutsch. Tre utila posxa vortaro. Unu volumo in-16, 137-pagxa (brosxurita) {M. 1 > {Fr. 1,50 LITERATURA FAKO Fundamenta Krestomatio, plej grava verko, kiun cxiu devas legi por akiri perfektan stilon. Unu volumo, in-16, 460-pagxa (brosxurita) Fr. 3,50 Hamleto, tragedio en kvin aktoj, trad. el SHAKESPEARE. Unu volumo, in-16, 170-pagxa (brosxurita) Fr. 2 > La Revizoro, komedio en kvin aktoj, trad. el N. V. GOGOL. Unu volumo, in-8, 100-pagxa (brosxurita) Fr. 1,50 La Predikanto, trad. el "La Biblio". Unu volumo in-8. 28-pagxa (brosxurita) Fr. 0,75 La Psalmaro, libre trad. el "La Biblio". Unu volumo in-8 (en preparo) -- > > La Rabistoj, dramo en kvin aktoj, trad. el SCHILLER. Unu volumo in-8, 144-pagxa (brosxurita). Fr. 2 > La virineto de maro, fabelo, trad. el ANDERSEN, kun ilustrajxoj de Hilda May BRODIE, (Eltirita el la Fundamenta Krestomatio.) Unu volumo in-8, 42-pagxa (brosxurita) Fr. 1,50 LA REVUO Internacia monata literatura gazeto EN ESPERANTO La sola, kiu estas honorata per la konstanta kunlaborado DE D-ro L. L. ZAMENHOF Auxtoro de la lingvo Esperanto Plej bonstila, zorge revidita, bele presita, akurate eldonata, La Revuo publikigas novelojn, teatrajxojn, romanojn, poeziojn, seriozajn studojn pri popolmoroj, historio, geografio, k. c. Cxiu numero enhavas bibliografian parton, tutmondan kronikon kaj tre interesan felietonon. Cxiu numero havas 48 pagxojn da plej bona teksto! Specimenoj estas senpage senditaj. Konkursoj estas organizitaj. ONI ABONAS: Francujo.--Librejo HACHETTE KAJ Ko, 79, boulevard Saint-Germain PARIS, unu numero 50 cent., jara abono Fr. 6 Danujo.--ANDR.-FRED. HOST & SON, Bredgade, 35, KJOBENHAVN, unu numero 50 ore, jara abono Kr. 4,50 Germanujo kaj Auxstrujo-Hungarujo.--ESPERANTO-VERLAG MOLLER & BOREL, Prinzenstr. 95, BERLIN, unu numero 45 pfen., jara abono M. 5 Granda Britujo kaj Kolonioj.--THE BRITISH ESPERANTO ASOCIO, Museum station Building, 133-6, High Holborn, LONDON W. C., unu numero 6 penc., jara abono S. 6 Hispanujo.--J. ESPASA, 579, calle de las Cortes, BARCELONA, jara abono P. 8 Italujo.--R. GIUSTI, 53, Via Vittorio Emanuele, LIVORNO, unu numero 50 cent., jara abono L. 7 Rumanujo.--Libraria noua CAROL P. SEGAL, Calea Victoriei, 77, BUCURESTI, unu numero 60 banoj, jara abono Leoj. 7 Polujo.--M. ARCT, 53, Nowy Swiat, WARSZAWA, unu numero 25 kopekoj, jara abono R. 2,80 Unuigitaj Sxtatoj.--FLEMING H. REVELL COMPANY, 158, Fifth Avenue, NEW-YORK, unu numero 10 cend, jara abono D. 1,40 Svedujo kaj Finnlando.--P. AHLBERG, 27, Surbrunnsgatan, STOCKHOLM, unu numero 50 ore, jara abono Kr. 4,50 Por la landoj, kie ne estas abonejo, sin turni al la firmo HACHETTE & Ko en PARIS; jara abono (por tiuj landoj) Fr. 7 Oni akceptas pagon de l' abono nur per posxtmandato aux cxeko. Kolekto de "La Revuo" INSTRUA FAKO Grammaire complete d'Esperanto, de Camille AYMONIER, profesoro cxe la liceo "Charlemagne". La sola vere plena gramatiko, laux plej scienca kaj logika plano. Gxi estas kaj estos la _modelo_ de l' gramatikoj. Speciale tauxgas por _superaj kursoj_. Ecx nefrancoj havos grandan utilon de gxia lernado. Unu volumo in-16, 166-pagxa (brosxurita) Fr. 1,50 Esperanta Sintakso, laux verkoj de D-o ZAMENHOF kaj aliaj auxtoroj. En Esperanto verkita de Paul FRUICTIER. Unu volumo in-16, 75-pagxa (brosxurita) Fr. 1,50 Konkordanco de la vortoj de Ekzercaro. Ellaborita de Alfred E. WACKRILL. Unu volumo in-16, 95-pagxa (brosxurita) Fr. 1 > Frazaro, en Esperanto, de H. de COPPET. Unu volumo in-16 (en preparo) -- > > LITERATURA FAKO Angla lingvo sen profesoro, unuakta komedio de TRISTAN BERNARD, tradukita de Gaston MOCH. Unu volumo in-8, 44-pagxa (brosxurita) Fr. 1 > Bukedo, artikoloj pri literaturaj kaj beletristikaj demandoj, de Ch. LAMBERT. Unu volumo in-8, 157-pagxa -- > > Imenlago, novelo de Theodor STORM, tradukita el la germana lingvo de Alfred BADER. Unu volumo in-8, 33-pagxa (brosxurita) Fr. > 75 La libro de l' Humorajxo, originale verkita de Paul de LENGYEL. Unu volumo in-8, 194-pagxa Fr. 2,50 La Faraono, romano de PRUS, tradukita el la pola lingvo de D-o BEIN. Unua volumo, in-8, 194-pagxa (brosxurita) Fr. 2 > Dua volumo, in-8, 238-pagxa (brosxurita) -- 2 > Tria volumo, in-8, 197-pagxa (brosxurita) -- 2 > La Rompantoj, kvin monologoj kun ilustrajxoj. Originale verkitaj de Frederiko PUJXULA-VALJES. Unu volumo in-8, 40-pagxa (brosxurita) Fr. 1 > Makbeto, dramo en 5 aktoj de SHAKESPEARE, tradukita de Dr H. LAMBERT. Unu volumo in-8, 125-pagxa -- > > Teknika Kolekto Anatomia vortaro (en latina, franca, angla kaj esperanta lingvoj) verkita de la MEDICINA ESPERANTISTA GRUPO. Unu volumo in-8 Fr. 1,50 Komercaj leteroj, en Esperanto, kun vortareto kvarlingva, de P. BERTHELOT kaj CH. LAMBERT. Unu volumo in-16 Fr. > 50 La Komerca Sekretario, de Ros. SUDRIA. Unu volumo in-16 Fr. > 50 Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. BRICARD. Unu volumo in-16 Fr. > 75 Monadologio, de Leibniz, tradukis E. BOIRAC. Unu volumo in-16 Fr. > 60 Muzika Terminaro, de F. de Menil. Unu volumo in-16 (en preparo) -- > > Praktikaj komercaj leteroj (en esperanta kaj franca lingvoj) de J. C. O'CONNOR, PH. DR. M. A., kaj D. P. HUGON. Unu volumo in-16 Fr. > 90 Provo de Marista Terminaro, verkita sub la direkto de M. ROLLET de L'ISLE. Unu volumo in-8 (bindita) Fr. 1,50 Vocabulaire des mots speciaux a la philatelie avec modeles de lettres (en Francais et Esperanto), par R. LEMAIRE. Unu volumo in-8 Fr. > 40 Vocabulaire technique et technologique Francais-Esperanto, par Charles VERAX. Unu volumo in-8 (bindita) Fr. 2,50 1907 Tutmonda Jarlibro Esperantista ENHAVANTA LA Adresaron de D-ro ZAMENHOF Tiu cxi jarlibro aperis dum la Kongreso. Gxi entenas: pli ol 20.000 adresojn de Esperantistoj de l' tuta mondo, plenan sciigon pri la propagandaj societoj, la gazetoj en Esperanto, k. t. p. Unu volumo, in-16, brosxurita 3 Fr. 50 La aldono 1908 aperos en Julio. End of Project Gutenberg's Ifigenio En Tauxrido, by Johann Wolfgang von Goethe *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK IFIGENIO EN TAUXRIDO *** ***** This file should be named 22592.txt or 22592.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/2/2/5/9/22592/ Produced by Andrew Sly, David Starner, and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.