This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License online at www.gutenberg.org/license
La libroj de la
Esperanta Biblioteko Internacia
estas riceveblaj en:
Espero
,
Prinsestraat 48.
Ĉiu numero de la
Serio de 12 numeroj (afrankite) 1,250 Sm.
ESPERANTA
BIBLIOTEKO INTERNACIA
Tradukis
Lehman Wendell.
No. 20.
Prezo 0,100 Sm.
Fragmento el La Taglibro de Kan-Li
Princo de Dimf-Ju-Ĉur
kaj Admiralo en la Persa Maristaro.
Prezentita de J. A. Mitchell.
BERLIN.
Esperanto Verlag Möller & Borel
kaj korespondantoj en
Paris, London, Washington, Kjöbenhavn, Warszawa, Barcelona,
Budapest, Moskva, Genova, s’Gravenhage, Genève.
Ĉiuj propraj nomoj en la originala rakonto
estas vortludoj. Ekzemple en la angla rakonto
sin trovas la nomo Noful
, kiu estas kunmetita
el la du vortoj no
kaj fool
, kaj signifas
en Esperanto ne-malsaĝulo
, alivorte saĝulo
.
Alia vorto estas Grip-til-lah
, kunmetita el la
vortoj grip the tiller
, kaj signifas tenu la
direktilon
. Kompreneble oni ne povas traduki
tiujn nomojn en Esperanton kaj samtempe konservi
ilian Persan aspekton, kaj tial, laŭ plena
konsento de la aŭtoro, mi elektis verajn Persajn
nomojn anstataŭ la vortludoj. La nomoj en la
traduko povus do plaĉi al ĉiuj legantoj, eĉ al
Persoj.
Tacoma, Usono.
Kelkaj vortoj de
Nomita La Akso de Saĝo
.
Kuratoro de Imperia Muzeo en Ŝiraz. Aŭtoro de
La Ĉiela Venko de Kalifornio
, kaj de Norda
Ameriko sub la Irlandaj Registoj
.
La mirindaj eltrovoj de Kan-li de Dimf-Ju-Ĉur klarigis multon pri la hejma vivo de la Usonanoj. Li malmulte suspektis, kiam li venis al tiu dormanta kontinento, kian grandan servon li faros al la historio, aŭ kian entuziasmon liaj eltrovoj vekos inter la Persaj arĥeologiistoj.
Ĉiu esploranto de la antikveco konas tiujn ĉi faktojn.
Sed por la profito de tiuj, kiuj ankoraŭ nenion
konas pri tiu eksterordinara popolo, unue mi
konsilas: vizitu la Muzeon de Teheran, por ke
vi interesiĝu pri la temo; kaj due, legu librojn,
kiel tiun de Abdul, Kion ni eltrovis en la
Okcidento
, kaj Historio pri la Usonanoj
, de
Ala-el-Kalaf. La lasta estas plena kaj fidinda
historio pri tiu popolo de post la Respubliko
sub Georgo Vaŝington ĝis la jaro 1990, kiam
ili malaperis kiel nacio. Tamen mi devas konfesi,
ke Ala-el-Kalaf lasas la leganton tre konfuzata
pri la periodo inter la buĉado de la
Protestantoj en 1927 kaj la ekregado de la Irlandanoj
en 1940.
Li opinias, same kiel multaj aliaj historiistoj, ke la Usonanoj estis miksnaskita raso, kiu havis malmulte da patriotismo kaj estis nur imitantoj; nur pligrandigita kopio de aliaj nacioj ekzistantaj en tiu tempo. Li konsideras ilin malklera, nerva, malŝparema popolo kaj donas al ili nur iom da indaj ecoj. Tio ĉi, kompreneble, estas ĝusta; tamen, ili ĉiam prezentos interesplenan studadon pro ilia rapida kreskado, ilia granda nombro, ilia mirinda meĥanika sagaceco kaj ilia subita kaj preskaŭ neklarigebla malapero.
Pri la riĉeco, lukso kaj laŭgrada degenero de la enlanda loĝantaro; pri la teruraj klimataj ŝanĝoj, kiuj tratranĉis la landon kiel ilo de falĉisto; pri la rapida reiĝo de vasta kontinento, plenplena de milionoj da plezur-amantaj homoj, en silentan dezerton, kie la suno kaj la luno laŭvice rigardas centojn da ruiniĝintaj urboj,—ĉion ĉi priskribas Ala-el-Kalaf kun efiko kaj precizeco.
La 10an de Majo.
Tero antaŭe!
Ab-i-Garm unue ekvidis ĝin, kaj kiam li kriegis la novaĵon, mia koro rapide batis de ĝojo. La malsataj maristoj jam forgesis siajn malplenajn stomakojn kaj dancadis ĉirkaŭe sur la ferdeko. Mi certe ne malpermesis al ili! Unu monaton da malpleneco sur maltrankvila maro estas kaŭzo por ia malsaĝeco. Abdul sola estas sen entuziasmo. La koro de la maljunulo ŝajnas senviva.
Ni klare vidas la teron, nedifinitan strion laŭ la okcidenta horizonto. El la nordokcidento blovas bona vento, sed kun kruela malhelpo ni naĝas antaŭen, ĉar Testudo estas peza ŝipo, kies larĝa antaŭparto kaj grandega malsupraĵo igas ĝin ne taŭga por rapideco.
La tero, kiam la ŝipo alproksimiĝas, ŝajnas kovrita de arboj, kaj la blankaj ondoj laŭ la flava marbordo estas bonvena vidaĵo.
La 11an de Majo.
Tiun ĉi posttagmezon ni trovis bonegan havenon kaj nun en ĝi ankriĝas.
Ab-i-Garm opinias, ke ni estas atingintaj unu el la okcidentaj insuloj, kiun Ali Baba mencias. Abdul, tamen, estas certa, ke ni estas pli norde.
La 12an de Majo.
Kia ŝanĝo en Abdul! Li estas la plej juna homo surŝipe. Ni ĉiuj ĝojas kun li, ĉar niaj eltrovoj certe estas mirindaj. Ĉi tiun matenon dum mi ankoraŭ estis en mia lito, li enkuris en la kajuton kaj, forgesinte pri nia diferenco de rango, li ekkaptis min ĉe la brako kaj penis fortiri min el la lito. Lia eksciteco estis tiel granda, ke mi tute ne komprenis liajn vortojn. Tamen, rapide irante post li, mi miris kiam mi rimarkis, ke maljunaj membroj povas tiel rapide transporti maljunulon. Li saltetis laŭ la mallarĝa ŝtuparo kiel katido, kaj mi, kvankam juna, ne povis tiel rapide sekvi.
Sed kia vidaĵo kiam mi atingis la ferdekon! Hieraŭ ni tion ne vidis, ĉar kiam ni ĵetis ankron la krepusko jam envolvis la ĉirkaŭaĵon.
Rekte antaŭe, meze de la haveno, altiĝis
grandega statuo, multajn fojojn pli alta ol la
mastoj de nia ŝipo. Pli malproksime, transe
de la statuo, fluis la larĝa rivero sur kies akvo
ni naĝis, kaj ĝia supraĵo rebrilis pro la leviĝanta
suno. Oriente, kien Abdul almontris per de
ekscito tremantaj fingroj, kuŝis ruinoj de senlima
urbo. Tre malproksimen ĝi etendiĝis en
la landon transe, eĉ pli malproksimen ol ni per
la okuloj povis vidi. Kaj en la pli mallarĝa
rivero dekstre, du grandaj konstruaĵoj altiĝis
en la aeron, kaj, similaj al dunaskitaj fratoj,
ili kvazaŭ gardis la stratojn malsupre. Nenia
sono venis al ni—nenia flosantaĵo maltrankviligis
la supraĵon de la akvo. Vere, la vidaĵo
Dum ni rigardis, ia stranga birdo, simila al ardeo, leviĝis kun raŭka ekkrio de sub la granda figuro kaj flugis al la urbo.
Kian signifon havas ĉio ĉi?
mi ekkriis.
Kie ni estas?
Jes, kie!
diris Abdul. Se mi nur tion
konus, ho via princa moŝto, tiam mi povus
doni detalan priskribon. Neniu vojaĝanto iam
menciis tiujn ĉi ruinojn. La Persa historio ne
enhavas priskribon pri tia popolo. Alaĥo ordonis
ke ni eltrovu novan mondon.
Post mallonga tempo ni iris teren kaj trovis nin en antikva strato, kie la pavimo estis kovrita de herbo kaj floroj, kune kreskantaj en sovaĝa malordo. Altaj arboj de granda antikveco puŝis siajn branĉojn tra fenestroj kaj tegmentoj kaj faris funebran vidaĵon. Tamen, ili donis bonvenan ombron, ĉar ni trovis la aeron sur la tero treege varma kaj malfacile tolerebla. La kuriozaj konstruaĵoj ambaŭflanke estas mirinde konservitaj, eĉ platoj de vitro ankoraŭ staras en multaj el la feraj fenestro-kadroj.
Ni vagis antaŭen tra la densa herbo, Abdul kaj mi, tre ekscititaj de niaj eltrovoj kaj ĉarmitaj de la stranga vidaĵo. La sunlumo havas blindigan brilecon, la birdoj ĉie kantadas, kaj la ruinoj estas gajaj per belegaj floroj. Ni baldaŭ trovis nin en loko kiu iam estis publika parko, sed nun plejparte nur ombra bosko.
Dum ni sidis sur defalinta kornico kaj rigardis
la altajn konstruaĵojn ĉirkaŭ ni, mi
Ankoraŭ mi ne scias. La arĥitekturo
multe similas tiun de antikva Eŭropo, sed ĝi
klarigas al ni nenion.
Tiam mi diris al li ŝerce: Ĉi tiu instruu
al ni, ho Abdul! la malsaĝecon de tro multe
da saĝo. Kiu el viaj lernantoj de la Imperia
Kolegio en Ispahan povus pensi ke ilia respektinda
instruisto pri la historio kaj lingvoj povus
viziti la plej grandan urbon en la mondo kaj
tiel malmulte koni pri ĝi!
Viaj vortoj estas saĝaj, mia Princo,
li
respondis; nemultaj infanoj povus malpli koni.
Dum ni foriris de la bosko mi ekvidis ŝtonplaton, kiu ŝajnis havi ian signifon. Ĝi kuŝis ĉe niaj piedoj, parte kaŝita per la alta herbo, kien ĝi estis falinta for de la kolonoj kiuj ĝin subtenis. Sur ĝia supraĵo sin trovis strangaj literoj en akra reliefo, tiel videblaj kaj perfektaj kiel ili estis, kiam faritaj antaŭ dek jarcentoj. Mi montris ĝin al Abdul, kaj ni kliniĝis super ĝi kun avidaj okuloj.
Jen ĝi estas: Astor House.
La surskribaĵo estas antikva angla lingvo,
li diris.
House
signifas domo, sed la vorton
Astor
mi ne komprenas. Eble ĝi estis la
nomo de iu diaĵo, kaj tie ĉi staris lia templo.
Tiu ĉi klarigo estis sufiĉe bona, kaj ni ĉirkaŭrigardis pri aliaj signoj.
Niaj paŝoj kondukis nin en alian straton,
kaj dum ni promenadis, mi esprimis mian
En tia atmosfero ruiniĝo estas malrapida,
diris Abdul. Mil jaroj almenaŭ pasis de post
la tempo kiam tiuj ĉi domoj estis okupataj.
Rigardu la kverkon tie, ekzemple; la arbo mem
estas kreskinta dum almenaŭ cent jaroj, kaj ni
scias pro la amaso da falaĵoj sub ĝi ke jarcentoj
pasis antaŭ ĝia naskiĝo.
Li ĉesis paroli, ekvidinte surskribaĵon super pordo, parte kaŝita per unu el la branĉoj de la kverko.
Subite sin turnante al mi kun rigardo de
triumfo, li ekkriis: Estas la nia!
Kio estas la nia?
mi demandis.
La informo kiun ni serĉis.
Kaj li almontris
al la surskribaĵo: New York Stock
Exc….
Li tremis de ĝojo.
Vi estas aŭdinta pri Nu-Jok, ho mia
Princo?
Mi respondis ke mi legis pri ĝi en la lernejo.
Vi estas nun en ĝi!
li diris. Ni staras
sur la Okcidenta Kontinento. Ne miro ke ni
konsideris nian vojaĝon longa!
Kaj kio estis Nu-Jok?
mi demandis. Mi
legis pri ĝi en la kolegio, sed memoras malmulton.
Ĉu ĝi ne estis la ĉefurbo de la antikvaj
Usonanoj?
Ne la ĉefurbo,
li respondis; sed ilia
plej granda urbo. Ĝi enhavis kvar milionojn
da loĝantoj.
Kvar milionojn!
mi ekkriis. Vere, ho
Fonto de Saĝo, tio estas granda nombro por
unu urbo!
Tia estas la historio, mia Princo! Plie,
kiel vi scias, por trairi tiun ĉi urbon oni devas
marŝi multajn tagojn.
Jes, ĝi estas senfina.
Li daŭrigis: Strange, ke nur unu vorto
povas tiel multe klarigi! Tiuj feraj konstruaĵoj,
la granda statuo en la haveno, la temploj kun
pinthavaj turoj, ĉiuj estas skribitaj en la
historio.
Je kio mi rediris ke mi konas malmulton pri la Usonanoj krom tio, kion mi lernis en la kolegio, senatenta nedaŭra kono, ĉar ili estis popolo kiu havis por mi ne multe da intereso.
Ni sidiĝu en la ombro,
diris Abdul; kaj
mi rakontos al vi pri ili.
Ni sidiĝis.
Jam en la daŭro de dek unu jarcentoj, la
urboj de tiu ĉi dormanta kontinento ruiniĝis en
soleco. Eĉ ilian ekzistadon oni forgesis. La
homoj kiuj ilin konstruis jam de longe malaperis,
kaj ilia civilizacio estas nur ombreca
tradicio. La historiistoj miregas tial, ke nacio,
konsistanta el cent milionoj da loĝantoj, povis
malaperi for de la mondo kiel nebulo, kaj lasi
post si tiel malmulte. Sed por tiuj, kiuj konas
iliajn vivmanierojn kaj karakteron, surprizo
estas neebla. Estis nenio, kion ili povis postlasi.
La Usonanoj posedis nek literaturon, nek
arton, nek muzikon proprajn. Ĉio estis prunteprenita.
Eĉ la vestoj kiujn ili portis estis kopiitaj
per ridinda precizeco laŭ la modeloj de
Kia malnobleco!
mi ekkriis.
Tia ĝi sendube estis,
diris Abdul; sed
ili ne estis sen virtoj. Ilia hejma vivo estis
feliĉa. Viro havis nur unu edzinon kaj konsideris
ŝin egala al si mem.
Tio estas stranga! Sed laŭ mia memoro
ili estis popolo kun elasta honoro.
Tiaj oni konsideris ilin,
diris Abdul;
ilia komerca honoro estis ŝerco. Ili estis pli
sagacaj ol la Turkoj. La estonteco estis ilia
dio, kies profetoj estis la ruzo kaj la elpensado.
Ilian febran aktivecon neniu Perso povas
kompreni. Ilia vasta lando estis plena de bruaj
industrioj. La nervaj Usonanoj veturis treege
rapide de unu urbo al alia per sistemo de
movado, pri kiu ni povas nur imagi. Sin trovis
vojoj kun feraj reloj, sur kiuj malgrandaj
domoj kun radoj kuris tiel rapidege, ke tutan
tagvojaĝon ili faris en unu horo. Grandegaj
ŝipoj sen veloj, antaŭen puŝataj per mistera
povo, portis centojn da homoj samtempe al la
plej malproksimaj punktoj de la mondo.
Kaj ĉu tiuj ĉi aferoj estas perditaj?
mi
demandis.
Ni konas multajn el la povoj,
diris
Abdul; sed la manieron apliki ilin ni ne havas.
Ŝajnas ke eĉ la elementoj estis iliaj sklavoj.
Urbojn ili lumigis nokte per artefaritaj lunoj,
kies brileco superis la lunon supre. Strangajn
elpensaĵojn ili uzis per kiuj ili povis interparoli
kvankam malproksime unu de la alia je vojaĝo
da multaj tagoj. Kelkaj el tiuj ĉi elpensaĵoj
ekzistas hodiaŭ en la Persa muzeo. Pro la
superstiĉoj de niaj prapatroj tiuj sekretoj
perdiĝis dum tiuj mallumaj jarcentoj el kiuj ni
fine vekiĝas.
En tiu momento ni aŭdis malproksime la voĉon de Josafa Hason; ili estis trovintaj rivereton kaj ili nin alvokis.
Tian varmon ni ankoraŭ neniam sentis. Apud la rivero, kie nia ŝipo naĝis, estis pli komforte, sed eĉ tie ĉi la ŝvito elstaris sur ni en grandaj gutoj. Niaj vizaĝoj brilis kiel fiŝoj. Estis nia deziro plue esplori sed la stratoj similis al forno, kaj ni revenis al Testudo….
Dum mi hodiaŭ posttagmeze sidis sur la ferdeko enskribante la okazintaĵojn de la mateno en tiun ĉi taglibron, Josafa Hason kaj Jafar-el-Beg alproksimiĝis, kaj petis permeson preni malgrandan boaton por viziti la grandan statuon. Tiam Abdul informis nin ke tiu ĉi statuo en antikvaj tempoj tenis alte torĉon, kiu lumigis la tutan havenon, kaj petis Jafar-el-Beg, ke li penu eltrovi kiel la lumo estis farita.
Ili revenis ĉirkaŭ vespere kun la jena
informo, ke la statuo ne estas el solida bronzo
sed kava, ke ili supreniris laŭ fera ŝtuparo en
Abdul diras ke Josafa estas idioto; ke li mem iros.
La 13an de Majo.
Timigan eltrovon ni havis hodiaŭ matene.
Veturante iom laŭ la rivero ni esploris parton de la urbo kie la konstruaĵoj malsimilas tiujn, kiujn ni hieraŭ vidis. Abdul opinias ke ili estis la domoj de la riĉuloj. Ilia formo similas al briko staranta; ĉiuj estas tre similaj, neinteresaj kaj tedaj.
Ni rimarkis unu kies fenestraj kovriloj kaj
pordoj ankoraŭ staras, sed kiuj rustiĝas for de
la kuriozaj ĉarniroj kiuj subtenas ilin. Per
kelkaj fortaj batoj ni faligis la eksterajn pordojn
en amason da polvo, kaj kiam mi enpaŝis sur la
marmoran plankon interne miaj okuloj ekvidis
neatenditan vidaĵon. Mebloj, statuoj,
Kiam mi supreniris la ŝiman ŝtuparon al la etaĝo supre mi esprimis surprizon tial ke drapo kaj ligno restas preskaŭ perfektaj dum tiom da jarcentoj, kaj aldonis:
La Usonanoj ne estis tiel malindaj, kiel
ni opinias.
Povus esti,
diris Omar; sed la Persa
tapiŝo estas ja la plej freŝa objekto, kiun ni
jam vidis, kaj ĝi eble estis antikva kiam ili
aĉetis ĝin.
Sur tiu ĉi etaĝo ni eniris malhelan ĉambron,
vastan kaj iam lukse meblitan. Kiam Omar
malfermis la fenestrajn kovrilojn kaj fortiris la
ĉifonajn kurtenojn ni eksaltis de surprizo pro
la vidaĵo antaŭ ni. Sur larĝa lito en la centro
de la ĉambro kuŝis homa estaĵo, kun la longaj
haroj ankoraŭ sur la kapo. Ĝi pli similis al
mumio ol al skeleto. Ĉirkaŭe, sur la lito,
kuŝis ŝimaj fragmentoj de la iam blankaj tukoj
kiuj kovris ĝin. Sur la fingroj de la maldekstra
mano brilis du ringoj, kiuj altiris nian atenton.
Unu tenis diamanton de alta valoro, la alia
Kompatinda virino,
mi diris; kiun ili
tie ĉi lasis sola.
Estas pli eble,
diris Abdul; ke ŝi jam
estis senviva, kaj la amikoj, foririnte eble urĝe,
ne havis la tempon bruligi la kadavron.
Ĉu ili bruligis la mortintojn?
mi demandis.
En mia historio estas skribite, ke ili enterigis
ilin kiel terpomojn, kaj lasis ilin putriĝi.
Kaj Abdul respondis: Iam estis tiel, sed
poste, kiam ili pli civiliziĝis, ili forlasis la
kutimon.
Ĉu estas kredeble?
mi demandis; ke
tiu ĉi virino jam kuŝis tie ĉi preskaŭ mil
jarojn kaj spite tio estas tiel bone konservita?
Mi, ankaŭ, estas surprizita,
diris Abdul.
Mi povas klarigi la aferon nur pro la granda
sekeco de la aero, kiu sorbas la fluidaĵojn de
la korpo kaj tiel malrapidigas putradon.
Tiam levante karese en la mano iom de ŝiaj flavaj haroj, li diris:
Ŝi sendube estis juna, ankoraŭ ne dudekjara.
Ĉu iliaj virinoj estis belaj?
mi demandis.
Ili estis tre belaj,
li respondis; kun
graciaj formoj kaj belaj vizaĝoj; plezuro al la
okulo; ankaŭ ili estis gajaj kaj spritaj kun
multe da viveco.
Je tio ekkriis Omar:
Jen estas la unuaj vortoj de vi elparolitaj,
ho Abdul, kiuj kaŭzas min bedaŭri la malaperon
Lasu do vian doloron mallonge vivi,
respondis Abdul; ĉar la Usonaj virgulinoj ne
estis el tiu speco. Ruĝiĝo estis arto kiun ili
malofte uzis. La modesteco kiun vi amas en
Persa virgulino estis inter ili nekonata. Niaj
timemaj filinoj tute ne similas tiujn produktaĵojn
de la Okcidento. Ili paŝadis laŭ la stratoj kun
vagemaj okuloj kaj malruĝiĝantaj vizaĝoj, libere
parolante kun viroj kaj virinoj, maltimaj en
parolo kaj liberaj en maniero, irante kaj venante
laŭ plaĉo. Ili multe konis pri la mondo,
direktis siajn proprajn aferojn, kaj aranĝis siajn
proprajn edziniĝojn; ofte ŝanĝante siajn opiniojn
ili edziniĝis kun alia ol la fianĉo.
Kiel abomene! Kaj ĉu homoj vere povis
ami tiujn ĉi aferojn?
diris Omar tuŝite de
malplezuro.
Ŝajnas tiel.
Sed la Usona novedzino havis ja la
freŝecon de sekigita figo.
Ŝi havis,
diris Abdul; sed tiuj kiuj
konas nur la sekigitan frukton ne sentas la
mankon de la freŝa frukto. Sed la virgulinoj
mem ne estis kulpaj. Edukitaj kiel knaboj,
kun la samaj studoj kaj intelekta disvolviĝo,
la virineca parto de ilia naturo iom post iom
malaperis laŭ la intelekta kreskado de iliaj
cerboj. Intelekta forto estis la celo de la
virina edukiteco.
Tiam ekkriis Omar malplezure:
Laŭdu Alaĥon pro lia helpo en la ekstermo
kaj li foriris de la lito, kaj
komencis ĉirkaŭrigardi en la ĉambro. Post
momento li revenis al ni, dirante:
Jen estas plu da juveloj; ankaŭ da mono.
Abdul avide prenis la monerojn.
Mono!
ekkriis li. Mono donos al ni pli
da informo ol paĝoj da historio.
Estis arĝentaj moneroj de diversaj grandecoj kaj du malgrandaj moneroj el kupro. Abdul atente studis ilin.
La lasta dato estas 1957,
li diris; iom
malpli ol mil jarojn; sed la monero eble rondiris
kelkajn jarojn antaŭ ol la virino mortis; ankaŭ
eble ili fabrikis ĝin en la sama jaro kiam ŝi
mortis. Ĝi portas la kapon de Dennis, la lasta
el la Irlandaj diktatoroj. Laŭ supozo, la raso
malaperis antaŭ la jaro 1990 de ilia epoko.
Mi tiam diris:
Vi neniam rakontis al ni, ho Abdul, la
kaŭzon de ilia malapero.
Estis multe da kaŭzoj,
li respondis. La
Usonanoj mem estis origine el Angla deveno,
sed popoloj el ĉiuj partoj de Eŭropo venis tien
ĉi grandanombre. Kvankam la unuaj kiuj venis
estis fortikaj kaj harditaj, la rezulto de la
klimato sur la posteulojn estis fatala. Ili fariĝis
plat-brustaj kaj malgrasaj, kun malmulte da
hararo, rompeblaj dentoj, kaj malfortaj digestoj.
Nervmalsanoj al ni nekonataj mortigis multajn.
Infanoj malfacile naskiĝis. Inter 1945 kaj
1960, kiam okazis la lasta homsumigo pri kiu
ni havas raporton, la loĝantaro malpliiĝis
de naŭdek milionoj ĝis dek du milionoj.
Multon similan li rakontis al ni, sed mi
estas tro dormema por skribi plu. Ni esploris
la reston de la domego, kaj trovis multajn
interesajn aferojn. Laŭ mia deziro ni portis
kelkajn objektojn al Testudo.
Tiuj ĉi objektoj estas nun en la muzeo de
Imperia Kolegio en Teheran.
La 14an de Majo.
Pli varme ol hieraŭ. En la posttagmezo ni estis remataj laŭ la rivero kaj surteriris por mallonga promenado. Estas danĝere ne timi la sunon.
Ju pli mi lernas pri tiuj ĉi Usonanoj, des malpli interesaj ili fariĝas. Abdul havas la saman opinion, kiel mi juĝas laŭ la interparolo hodiaŭ, dum ni kune promenadis.
Estis tiamaniere:
Kan-Li: Kiel similaj estas la domoj! Kiel tedaj!
Abdul: Tiel ankaŭ estis la loĝantoj. Ili
simile pensadis, simile laboradis, manĝadis; sin
vestadis kaj interparoladis simile. Ili legis la
samajn librojn; ili modelis siajn vestojn laŭ
ordono, sen ia penso pri la grandeco aŭ formo
Kan-Li: Sed la mallarĝaj vestoj de la Eŭropanoj certe estis tre nekomfortaj en la varmego de Usona somero.
Abdul: Tiel ili eble estis. Rigidaj skatoloj de diversaj formoj ornamis la kapojn de la viroj. Kuriozaj jakoj kun malvastaj manikoj kunpremis la korpon. La piedoj pulsobatis kaj brulis en malvastaj kovriloj el rigida ledo, kaj tolo rigidigita laŭ ia artefarita maniero sidis streĉita ĉirkaŭ la kolo.
Kan-Li: Alaĥo! Kiaj idiotoj!
Abdul: Tiaj oni konsideris ilin.
Kan-Li: Ĉu vi scias kial ili amis tian nebezonan suferadon?
Abdul: Estis ilia deziro esti similaj al aliaj. Tio estas natura sento de vulgara popolo.
La 15an de Majo.
Bona vento blovas hodiaŭ el la okcidento.
Ni levis la ankron kaj naĝis laŭ la orienta
flanko de la urbo. Mi tion faris ĉar Abdul
trovas la supran parton de la urbo pli riĉa pri
restaĵoj ol la malsupran, kiu ŝajnas dediĉita al
komercaj aferoj. Ni naĝis proksime de kaj sub
unu el la grandaj monumentoj en la rivero,
kaj ni ne povis diveni ĝian signifon. Multaj
feraj vergoj ankoraŭ pendas el la pintoj de ĉiu
el la konstruaĵoj. Tial ke ili staras laŭ linio,
unu post alia, ni unue opiniis, ke eble ili iam
estis kunligitaj kaj utilis kiel ponto, sed ni
Ni ĵetis ankron je ĉirkaŭ tri mejloj malproksime de nia antaŭa ankriĝo. Supre kaj malsupre laŭ la rivero, al la sudo, nordo, oriento, kaj okcidento, la ruinoj etendiĝas nedifinite, ŝajne sen fino.
Mi maltrankviliĝas pri Omar. Li iris surteren kaj ankoraŭ ne revenis. Estas nun post noktomezo.
La 16an de Majo.
Gloru Alaĥon, mia kamarado vivas! Hodiaŭ matene ni frue surteriris kaj komencis serĉi lin.
Kiam ni preteriris la konstruaĵon kiu portas
la surskribaĵon … Dorf Astoria
sur ĝia
antaŭa flanko, ni ekaŭdis lian voĉon el la interno
responde al niaj vokoj. Ni eniris, kaj suprenirinte
la ruiniĝantan ŝtuparon ni trovis lin sidantan
sur la planko supre. Li havis ŝvelintan
kruron pro forte vundita artiko, kaj diversajn
kontuzojn li ankaŭ havis. Dum niaj amikoj
konstruis ilon por porti lin for, ni interparolis.
La postsignoj sur la muroj montris al ni ke
iam la ĉambro estis bela. Dum mi ĉirkaŭe
vagis en la ĉambro mi malfermis la ruiniĝantan
pordon de malnova kamero kaj sur la putriĝantaj
bretoj sin trovis vitraĵoj kaj argilaj potoj
lerte faritaj. Prenante unu, malgrandan vintason
el vitro, mi alproksimiĝis mian kamaradon,
montrante al li ĝian maldikan tenilon kaj
kuriozan formon. Kiam lia rigardo falis sur
ĝin, liaj okuloj tute malfermiĝis de surprizego.
Vi scias, ho Princo, ke mi ne kredas
viziojn, kaj mi neniam rakontus la aferon se vi
ne estus trovinta la tason. Mi trinkis la
estintan nokton el tia, donita al mi per
fantoma mano.
Mi estus ridinta, se li ne estus tiel serioza. Kiam mi faris movon por sidiĝi apud li, li diris:
Gustumu unue, ho mia majstro, la vinberojn,
kiuj pendas de la tiea muro.
Mi tion faris, kaj je mia granda surprizo mi trovis ilin treege bongustaj, pli bonaj ol la kulturitan frukton de Persujo, pli dolĉaj kaj delikataj, malsimilaj al la sovaĝaj vinberoj, kiujn ni manĝas hejme. Mia surprizego ŝajne plaĉis al li, kaj kun rido li diris:
La vinberoj estas neeblaj, sed ili ekzistas;
eĉ pli absurda estas mia rakonto!
kaj tiam li
rakontis sian aventuron.
Estis jene:
Pri tio, kion Omar vidis.
Hieraŭ, post noktiĝo, dum li rapidis al
Testudo, li falis sur kelkajn ŝtonblokojn, vundante
sian maleolon kaj tre kontuzante sin. Ne
povante piediri, li lamiris en tiun ĉi konstruaĵon
por tie ĉi atendi nian alvenon la morgaŭan tagon.
La blekado de lupoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj,
kiuj ŝteliris en la urbo, igis lin, por trovi
Dum li kuŝis revante, tre okupata pri siaj propraj pensoj, li iom post iom rimarkis misterajn ŝanĝojn kiuj kvazaŭ okazis sen lia vido. Ŝajnis ke ornamita plafono sin etendis super la ĉambro. Speguloj kaj koloritaj muroj malrapide anstataŭis la hederon kaj peciĝintajn brikojn. Malforta lumo fariĝis pli kaj pli forta, ĝis ĝi plenigis la ĉambron per blindiga lumo.
Tiam aperis kviete tablo de kurioza formo, sur kiu sin trovis floroj kaj amaso da manĝiloj el vitro kaj porcelano, kvazaŭ por festeno.
Li vidis gravmienajn virojn kun senbarbaj vizaĝoj starantajn ĉirkaŭe en la ĉambro. Ĉiuj estis nigre vestitaj, kaj iliaj vestoj havis triangulajn malfermaĵojn sur la brusto por montri la ĉemizon sube. Li baldaŭ trovis ke tiuj ĉi homoj estas servistoj.
Dum li konfuze rigardegis, eniris aliaj figuroj duope, kiuj prenis siajn lokojn ĉirkaŭ la tablo. Tiuj ĉi poste alvenintoj, sesdek pli malpli, estis viroj kaj virinoj irantaj brako en brako; la virinoj estis riĉe vestitaj laŭ nekonata modo, kaj brilis per multekostaj ŝtonoj. La viroj estis vestitaj simile al la servistoj.
Ili manĝis kaj trinkis kaj ridis, kaj prezentis brilan vidaĵon. Omar stariĝis, kaj movite de scivolo kiun li ne povis kontraŭstari,—ĉar li estas senzorgulo kaj ne konas la timon,—li lamiris for de la muro.
Ili rigardis lin kun surprizo, kaj lia ĉeesto ŝajnis tre amuzi ilin. Unu el la gastoj, alta junulo kun flavaj lipharoj, alproksimiĝis kaj prezentis delikatan kristalan ujon plenan de briletanta fluidaĵo.
Omar prenis ĝin.
La junulo levis alian for de la tablo kaj signante kvazaŭ salute, li diris per vortoj, kiujn mia kamarado komprenis, kvankam li ĵuras ke li ne konis la lingvon:
Ni eble renkontos unu la alian je la kvara
de la venonta Julio.
Li tiam trinkis la vinon, kaj Omar faris la samon.
Je tio ĉiuj ridetis kvazaŭ pro la spriteco de la kamarado, ĉiuj escepte la virinoj, kies kompatemaj vizaĝoj parolis pli pri kompato ol pri sprito. La vino iris al lia cerbo kiam li ĝin trinkis kaj la objektoj ĉirkaŭ li ŝajnis danci kaj turniĝi. Kanteroj de fantazia muziko aŭdiĝis: tiam, laŭ ritmo, ĉiuj virinoj kun siaj akompanantoj tre malpeze ekturniĝadis. Kaj, dum li moviĝis laŭ la muziko, lia cerbo kvazaŭ eldancis el la kapo. La ĉambro mem, svingante kaj tremante kun la melodio, malheliĝis kaj grade malaperis. La muziko mallaŭte ĉesis.
Ree estis silento kaj la luno supre rigardis la per hedero kovritajn murojn.
Li falis kvazaŭ ebria sur la plankon, kaj ne vekiĝis ĝis niaj voĉoj lin vokis.
Tia estis lia rakonto.
Li havas klaran cerbon kaj ne estas mensogulo, sed tiom da vinberoj en malplena stomako kune kun la febro de la ŝvelinta kruro facile klarigas la okazintaĵon.
Ĉe tagmanĝo ni havis viandon de urso.
Hodiaŭ ĉirkaŭ tagmeze Mulai, la dua oficisto, foriris antaŭ la aliaj kaj eniris grandan konstruaĵon, ĉasante leporon. Li estis malsupren ironta al la kelo, kiam li ekvidis tre proksime de li, urson kiu malrapide malsupreniris laŭ la marmora ŝtuparo. Mulai ne estas timulo, sed li turniĝis kaj kuris pli rapide ol iam antaŭe. La urso, kiu ŝajnis havi ludeman naturon, ankaŭ kuris, kaj en proksima persekutado. Bonŝance por nia amiko ni estis proksime, alie anstataŭ manĝi viandon de urso, eble la urso trankvile estus manĝinta Mulaion en la ombraj koridoroj de Kvin-avenua Hotelo.
La 17an de Majo.
Hodiaŭ la tropika varmego bruligas la
pulmojn. Ni ekiris en la mateno preparitaj
resti dum la nokto surtere, kaj esplori la nordan
parton de la urbo. La promeno tra la mola
herbo estis agrabla, sed en la lokoj ne ŝirmitaj
kontraŭ la suno ni estis kiel fiŝoj en poto.
Aliajn konstruaĵojn ni vidis, eĉ pli grandajn kaj
imponajn ol tiu, kiun ni hieraŭ eniris. Ni volis
En la norda parto de la urbo sin trovas multaj religiaj temploj, kies altaj turoj simile al piramidoj konusiĝas ĝis pinto. Ili estas kuriozaj aferoj, kaj mirige konservitaj. La interno de tiuj ĉi temploj estas neinteresa. Abdul diras ke la religiaj ceremonioj de la Usonanoj ne havis distingajn ecojn. Estis multe da religiaj kredoj, ĉiuj komplikaj kun sensignifaj diferencoj inter si. Ĉiu sekto havis sian propran templon kaj rifuzis kredi kiel la aliaj. Al Perso tio ĉi estas ridinda, sed eble al ili ĝi estis serioza afero. Unu tagon en ĉiu semajno ili kunvenis; la pastroj legis longajn moralajn skribaĵojn de ili mem verkitajn, tiam sekvis muziko de dungitaj kantistoj. Post la Diservo ili disiĝis, kaj ne pensis pri la templo aŭ la pastro dum ankoraŭ sep tagoj. Abdul diras ke ili ne estis religia popolo. Li ankaŭ diras ke en la temploj sin trovis pleje virinoj.
Posttagmeze ni transiris vastan plezurkampon,
kiu nun estas sovaĝa arbaro, sed kun
signoj ankoraŭ videblaj de vastaj promenejoj
kaj veturejoj
Malik kredas ke tiu ĉi sendube estas
Central Park
iafoje menciita en la Usona literaturo.
Ni perdis la vojon en la parko, ne havante gvidilon kiel en la stratoj de la urbo. Tio ĉi estis plej bonŝanca afero, ĉar pro tio ni faris mirigan eltrovon.
Okazis laŭ tia maniero:
Iom venkitaj de la varmego, ni haltis sur monteto por ripozi. Dum ni kuŝis sub la arbo mi rimarkis kuriozajn skulptaĵojn sur grandega bloko al kiu Omar apogis sian dorson. Ili tute malsimilis tiujn, kiujn ni jam vidis, kaj tamen ili ne estis nekonataj. Dum mi tie kuŝis kaj senzorge rigardis ilin subite venis al mi en la kapon ke ili estas Egiptaj. Ni tuj komencis studi ilin, kaj trovis je nia surprizo obeliskon el Egipta granito, kovrita per hieroglifoj pli antikvaj je miljaro ol la plej antikvaj monumentoj de la lando.
Vere, ni estis konfuzataj!
Kiam la Egiptoj invadis Usonon?
demandis
Josafa Hason, kun solena elrigardo,
kvazaŭ li volis rememorigi sin pri dato.
Neniu Egipto iam aŭdis pri Usono,
diris
Abdul. Tiu ĉi obelisko finiĝis dudek jarcentojn
antaŭ ol la unua Usonano ĉesis suĉi. Sendube
ili alportis ĝin tien ĉi kiel kuriozaĵon,
same kiel ni alportos al Persujo la bronzan
kapon de Georgo Vaŝington.
Ni longe studis la monumenton, kaj mi
Ankaŭ dum ni estis en tiu ĉi parko ni venis al alta turo, sole staranta, kaj grimpis al la supro, kie ni ĝuis vastegan vidaĵon.
La grandeco de la urbo estis miriga.
Mejlojn malproksime en la rivero naĝis Testudo, blanka ero sur la akvo. Ĉie ĉirkaŭe ĝis la limo de nia vido estis ruinoj, kaj ruinoj, kaj ruinoj. Pli melankolia vidaĵo neniam ekzistis. La blua ĉielo, la hela sunbrilo, la bonodora aero kun la belaj floroj kaj kantantaj birdoj nur igis ĝin pli malĝoja. Ili ŝajnis mokaĵo.
Ni nun starigis nian tendon por nokti kaj mi ne plu povas skribi. Nekalkulebla amaso da flugantaj insektoj kolektiĝas ĉirkaŭ ni kun malaminda zumado, kaj mordas nin preter nia tolero. Ili estas pesto trifoje malbenita.
Mi diris al Abdul, ke lia teorio pri la ekstermo de la Usonanoj estas fabelo por tiuj, kiuj neniam estis tie ĉi. Neniu homo sen leda haŭto povas travivi duan nokton.
La 18an de Majo.
Kompatinda Hason estas pli ol malsana. Li renkontis en la estinta nokto nekonatan beston, kaj lia malvenko estis malnobla. La besto, beleta estaĵo, tre simila al katido, sin trovis proksime, kaj Hason, kun malofta kuraĝo, lerte ĵetis sin sur ĝin.
Kaj tion, kio do okazis, neniu el ni povas
precize diri. Kaj Hason! Mankas vortoj. Li
Vere, tiu ĉi estas lando de surprizoj.
Niaj manoj kaj vizaĝoj ankoraŭ doloras pro la mordantaj insektoj, kaj ŝajnas ke la parfumo de la odora katido neniam forlasos nin.
Abdul estas feliĉa. Ni trovis centojn da metalaj blokoj, el kiuj la plej malbona laŭ lia diro estos la gemo de muzeo. Ili estis trovitaj de Taki-u-Din en la subetaĝo de alta konstruaĵo, ĉiuj zorge metitaj sur ferajn bretojn. La klarigo kiun ili donas al ni pri la moroj kaj kutimoj de ĉi tiu ridinda popolo igas ilin plej altvaloraj al historiistoj.
Ŝajnas al mi ke Abdul iom ĝuas sidi sur la malvarmeta ferdeko de Testudo kaj rigardi Josafa’ Hason’ piedirantan tien ĉi kaj tien sur la ruinoj de malproksima kajo.
La 19an de Majo
La aero estas pli malvarmeta. Ab-i-Garm pensas ke ventego minacas.
Eĉ Abdul estas konfuzita pri la ligna figuro
kiun ni hieraŭ alportis al la ŝipo
La ligna figuro
estis skulptaĵo reprezentanta
Indianon. En Usono tiaj skulptaĵoj, laŭ
malnova kutimo, ofte troviĝas antaŭ la pordoj de
cigar-vendejoj.—Rim. de la tradukinto.
Kiamaniere la Usonanoj adoris tiujn ĉi idolojn, kaj kial ili staris en malgrandaj butikoj kaj neniam en la grandaj temploj, estas mistero. Ĝi portas sur la kapo diademon el plumoj, kaj dum ni sidis kaj fumis sur la ferdeko tiun ĉi vesperon mi diris al Abdul ke eble ĝi estas la bildo de iu Usona nobelo. Je kio li diris ke ili ne havis nobelojn.
Sed la Usonanoj de altranga sango,
mi
demandis, ĉu ili ne havis titolojn?
Nek titolojn nek altrangan sangon,
li respondis.
Kaj tial ke ili ĉiuj havis la saman
devenon kaj venis al tiu ĉi lando nur por pli
bone prosperi ol hejme, ĉiu el ili estis estimata
aŭ malestimata laŭ sia riĉaĵo. Tial ke ili multe
respektis monon, tio estis kontentiga distingilo.
La rezulto estis ke la familioj, kiuj posedis
riĉaĵon dum kelkaj generacioj, kvazaŭ fariĝis
aristokratoj. Tiu ĉi supera klaso pasigis multe
da tempo ĉe sportoj kaj amuzaĵoj kaj elspezis
multe da mono, ĉar ili treege ŝatis la paradon.
Ilia intelekta kresko estis malforta, kaj ili havis
malgrandan influon ekster socialaj aferoj. Ili
imitis la manierojn de eksterlandaj aristokratoj.
Ili estis tre atentaj al vagantaj nobeloj el
fremdaj landoj. Eĉ parencojn de titoluloj ili
salutis kun plej varma entuziasmo.
Tiam mi diris al li: Sed klarigu al mi,
ho Abdul, kiel tiu ĉi malprofunda nacio povis
fariĝi tiel potenca.
Ili estis potencaj nur laŭ nombro kaj ne
sufiĉe fortaj por porti la sukceson. En la
komenco de la dudeka jarcento—laŭ ilia
Je kio mi ekkriis: Ho lando de plezurego!
Ĉar multe da mono ĝojigas!
Sed la maljunulo skuis la kapon: Tre
vere, ho princo; sed la rezulto estis treege malfeliĉa.
La grandegaj riĉaĵoj regis ĉion, eĉ la
registaron de la lando kaj la juristaron. Per
financaj ruzoj ili amasigis fablajn monsumojn.
Junuloj senmoraliĝis, ĉar honesta industrio kun
moderaj profitoj estis por ili ridindaĵo.
Vere, tio estas laŭ la naturo!
mi diris.
Sed en lando kie ĉiuj estis riĉaj, ĉu sin trovis
iuj, kiuj volis fari la malaltajn laborojn? Ĉar
neniu volas ŝoveli koton kiam la poŝoj estas
plenaj de oro.
Ĉiuj ne estis riĉaj. Kaj kiam la malriĉuloj
ankaŭ fariĝis avaraj tiam ili fariĝis batalemaj.
Tiam komenciĝis socialaj malpacoj kun sangoverŝo
kaj ruiniĝo.
La 20an de Majo.
Glacia vento kun pluvego el la nordoriento. Hieraŭ ni spasme spiris pro la varmega aero. Hodiaŭ ni tremas en vintraj vestoj.
La 21an de Majo.
Same kiel hieraŭ. Al la plimulto de ni estas malvarme. Miaj dentoj tremas kaj mi estas kaj varma kaj malvarma. Ventego pli malbona neniam ĝemis ĉirkaŭ ŝipo. Omar nomas ĝin la kriegantaj voĉoj de la cent milionoj da Usonanoj kiuj sendube pereis en simila vetero.
La 16an de Junio.
Estas multaj tagoj de kiam mi tuŝis ĉi tiun taglibron. Abomenan malsanon mi havis, kiu detruis energion kaj kuraĝon. Ĝi kvazaŭ similis al febro, kaj tamen miaj membroj estis malvarmaj. Mi ne povus ĝin priskribi eĉ se mi volus.
Abdul eniris la kajuton hodiaŭ vespere kun kelke da metalaj platoj kaj parolis pri ili. Li tute ne respektas la intelektojn de la antikvaj Usonanoj. Mi pensis momenton ke li kontraŭdiris sin, sed li estis prava kiel kutime. Estis jene:
Abdul: Ili multe legis.
Kan-Li: Vi jam diris al ni ke ili ne havis literaturon. Ĉu ili multe legis nenion?
Abdul: Vere, vi estas ĝin dirinta! Ĉiutage ili publikigis vastajn paperfoliojn en kiuj ili plej detale priskribis ĉiujn krimojn. Ju pli terura la krimo, des pli preciza la priskribo. Teruroj estis ilia ĉefa ĝojo. Skandalojn ili englutis kun malsataj okuloj. Ĉi tiujn kronikojn pri krimo kaj abomenaĵoj ili eldonis cent-milope. Preskaŭ ĉiu familio en la lando legis ilin.
Kan-Li: Kaj ĉu tio anstataŭis la literaturon?
Abdul: Jes.
La 20an de Junio.
Ree ni estas sur la maro; malproksime de
Nu-Jok je dutaga vojaĝo. Nia decido estis
subita. Abdul, en malfeliĉa momento, trovis
inter tiuj malbenitaj platoj geografian karton
de la lando, kaj sekve de tio li sentis fortegan
Washington
.
Mi ŝanceliĝis kaj fine konsentis, malsaĝe mi
pensas, ĉar la ŝipanaro sopiras al Persujo. Kaj
tiu ĉi urbo kuŝas enlande apud rivero. Li
diras ke ĝi estis ilia plej belega urbo, la registara
sidejo, la ĉefurbo de la lando. Ab-i-Garm
ĵuras ke li ĝin povos trovi se la karto
estas vera.
Hason ankoraŭ manĝas sola.
Hodiaŭ posttagmeze ni ripozis sur la ferdeko, dum Testudo kviete naĝis suden. Tero vidiĝis laŭ la dekstra flanko de la ŝipo, nedifinita strio laŭ la okcidenta horizonto.
Iom post tagmezo, dum ni preternaĝis la ruinon de giganta turo—eble lumturo—Abdul subite ekstaris kaj ĉirkaŭrigardis. Tiam li alparolis Ab-i-Garmon, demandante je kiom da mejloj ni estas malproksime de la Nu-Joka haveno. La respondon mi jam forgesis, sed ĝi treege ekscitis la maljunulon. Mi rimarkis nekutiman brilon en liaj okuloj, ankaŭ ektremon de la fingroj dum li almontris la maron ĉirkaŭan, kaj ekparolis:
Sub ni, la fundo de l’ maro estas kovrita
de feraj ŝipoj—ruinoj de grandiozaj militŝiparoj—la
plej potencaj en la homa historio!
Tuj ni ĉiuj interesiĝis.
Kiuj militŝiparoj?
mi demandis. Kaj
kio detruis ilin. Ĉu estis batalo?
Abdul: Batalo, grandega ekster la koncepto
de iu Perso; konflikto en kiu la maro skuiĝis
kaj la ĉielo disŝiriĝis per la tondrado de feraj
Jafar-el-Beg: Vere! Tio estas rakonto facile dirita, sed ĝi tute ne estas kredinda. En Testudo mi sentus min sufiĉe forta por kontraŭstari iujn el viaj infan-fabelaj mirindaĵoj.
Abdul: Saĝa vi estas. Ĉar la perdo de via cerbo, Jafar-el-Beg, ne povus influi vian parolon.
Je kio ĉiuj ridegis, kaj Jafar-el-Beg silentis.
Kan-Li: Rakontu al ni pri tiu ĉi batalo, ho Abdul. Mi memoras nun ke mi iam legis pri ĝi en la kolegio. Tiujn ĉi detalojn pri la antikva historio mi forgesas. Kiamaniere ĝi okazis?
Abdul: Mi jam diris ke la Usonanoj estis avaraj. Kaj ilia avareco, fine, okazigis tiun ĉi militon. Per partiaj leĝoj ili havigis al si la leonan parton de la komerco de la mondo. Tio haltigis la prosperon de aliaj nacioj, ĝis fine la plej potencaj nacioj de Eŭropo kombiniĝis por memdefendo kontraŭ ĉi tiu ĉion-sorbanta avideco. Ili amasigis mararmeon plej grandegan. Tiam, trans la oceano, venis la fera malamiko. Kaj tie ĉi, sur la loko kie ni nun naĝas, ili renkontis la Usonajn ŝipojn.
Kan-Li: Kiom da ŝipoj entute?
Abdul: La Usonanoj havis okdek grandajn ŝipojn el fero, kaj multajn pli malgrandajn ŝipojn. La malamikaro havis ducent kvardek grandajn ŝipojn, ĉiuj el fero. Ankaŭ pli malgrandajn ŝipojn por diversaj celoj ili havis.
Kan-Li: Alaĥo! Malbona afero por niaj avaraj amikoj! Kaj tial ke ili estis nacio da komercistoj ili eble malŝatis la militon.
Abdul: Pri tio la historiistoj malkonsentas. Laŭ la Usonanoj mem ili estis potencaj militistoj. Sed iuj tiamaj verkistoj donas alian ideon. Ala-el-Kalaf estas certa ke ili estis timuloj, malfortaj en korpo kaj spirito, sed ofte tre bonŝancaj. Laŭ mia opinio ĉi tiu batalo ĵetas plenan lumon sur la aferon. Tago simila al tiu ĉi ĝi estis, ankaŭ en Junio, kiam la Eŭropanoj, naĝante norden laŭ la marbordo por kapti Nu-Jokon, renkontis la Usonan admiralon Bedford kun liaj okdek ŝipoj. Kaj la batalo ne longe daŭris.
Kan-Li: Vere, mi kredas vin! Tial ke la Eŭropanoj havis po tri ŝipoj kontraŭ unu mi donus al ili ĉirkaŭ duonan tagon, posttagmezon similan al ĉi tiu, por sendi la avarulojn al la fundo.
Abdul: Via konjekto estas bona, ho princo, rilate al la daŭro de la milito. Ĝi daŭris ĝuste someran posttagmezon. Sed estis la Usonanoj kiuj sendis la malamikojn al la fundo. Kaj la maro sub niaj piedoj estas kovrita de feraj korpoj.
Kan-Li: Diablo! Se tio estas vera rakonto, kaj mi ne dubas, la avaruloj ne estis tute malindaj.
Omar: Kiam tio ĉi okazis?
Abdul: En la frua parto de la dudeka jarcento.
Mi ne memoras la daton, sed ĝin neniam
forgesis la Usonanoj. Certe ili juste fieris, ĉar
Omar: Diablo! Bonega afero!
Abdul: Jes. Aliajn miraklojn faris la Usonanoj en tiu tago. Teksas, ŝipeto kun pinta antaŭparto, enpremegis truojn en dudekon da grandaj ŝipoj, kaj la akvo englutis ilin. Ankaŭ alia ŝipeto, longa kaj mallarĝa, kaj de la Usonanoj elpensita, faris grandajn difektojn. Tiu ĉi mirinda maŝino naĝis tien ĉi kaj tien inter la fremdaj ŝipoj kaj ilin difektegis. Multe da gloro la komandanto havigis al si.
Ab-i-Garm: Kaj kiom da ŝipoj perdis la Usonanoj?
Abdul: Raportoj estas kontraŭdiraj. Laŭ iu Usonano ili ne perdis iun ŝipon, sed laŭ aliaj aŭtoritatoj ili perdis kelkajn.
Kan-Li: Bonega batalo! Sed ĉu vi povas klarigi kiel tia malsupera popolo povis subite fariĝi heroa?
Abdul: Laŭ Barnes, frua Brita historiisto, ili estis mirige bonŝancaj sur la akvo. Kaj tiun diron subtenas iu Hispana admiralo, Molino, kiu opinias ke la Usonanoj, pro tio ke ili estis malpia popolo, estis helpataj de la diablo.
La 2an de Julio.
Ni estas en la rivero kiu kondukas al
Washington
. Ab-i-Garm diras ke ni vidos
ĝin morgaŭ. La rivero havas malpuran koloron.
La 3an de Julio.
Ni vidas antaŭ ni la ruinojn de granda kupolo, ankaŭ tre altan kolonon. Eble ili apartenas al la urbo kiun ni serĉas.
La 4an de Julio.
Neniam ni forgesos ĉi tiun daton. En plej gaja humoro ni forlasis Testudon tiun ĉi matenon, sen ia ideo pri la teruraj okazontaĵoj, kiuj atendis nin. Ĉirkaŭ tagmezo mi surteriris, akompanata de Abdul, Omar, Josafa Hason, Jafar-el-Beg, Mulai la unua oficiro, Amad la kuiristo, Taki-u-Din, kaj du maristoj. Nia marŝo ĵus komenciĝis, kiam maltrankviliga eltrovo konsternis nin. Ni estis haltintaj laŭ peto de Abdul, por studi iujn surskribaĵojn sur ŝtono, kiam Omar, kiu ĵus ekiris, subite haltis kun surprizita ekkrio. Ni rapidis al li, kaj tie, en la mola tero, sin trovis postsignoj de homaj piedoj!
Mi ne povas priskribi nian surprizon. Ni decidis sekvi la postsignojn, kaj baldaŭ trovis, ke ili kondukas nin al la granda kupolo pli rekte ol ni mem povus iri. Nia eksciteco estis neesprimebla. Tiuj el ni, kiuj portis defendilojn, tenis ilin pretaj. La vojeto estis nemulte uzata, sed ĝi estis klare videbla. Ĝi serpentis inter defalintaj fragmentoj kaj ruiniĝantaj statuoj, kaj kondukis nin laŭ larĝa avenuo inter konstruaĵoj de vasta grandeco kaj solideco, kiuj multe superis iujn, kiujn ni vidis en Nu-Jok. Ĝi aspektis kiel urbo da monumentoj.
Dum ni supreniris la monteton al la granda templo kaj vidis ĝin tra la arboj, kiuj sin levis super ni, ni miris pro ĝia grandeco kaj belegeco. Niaj okuloj vagis kun plezuro super la masivajn kolonojn. Ĉiu estis hakita el unu bloko, kaj ili estis ankoraŭ blankaj kaj freŝaj kvazaŭ nove faritaj. La vojeto kondukis nin sub unu el la malsupraj arkaĵoj de la konstruaĵo, kaj ni alvenis al la alia flanko. Tiun ĉi flankon ni trovis eĉ pli belega ol la alian. Ĉe la meza parto sin trovis ŝtuparo de admirinda vasteco, nun disfalanta kaj en multaj lokoj havanta kreskantajn florojn kaj herbon.
Silente suprenirante tiun ĉi ŝtuparon, dum la aliaj sekvis, mi ekvidis du homajn piedojn kun la plandoj al ni, lokitajn sur la balustrado supre. Per signo mi atentigis Abdul’ pri ili, kaj la okuloj de la maljunulo ekbrilis de ĝojo. Ĉu ĝi estas Usonano? Mi konfesas ekscitecon pro la ebla renkonto. Kiom de ili estis tie? kaj kiamaniere ili akceptos nin?
Rigardinte mian areton por vidi ĉu ĉiuj estas tie, mi kuraĝe supreniris la aliajn ŝtupojn kaj staris antaŭ li.
Li ripozis sur stranga kvarpieda seĝeto, kaj tenis siajn piedojn sur la balustrado, nivele kun la kapo. Vestita de feloj kaj maldelikata ŝtofo li multe similis al ĉasisto, kaj li trankvile rigardis min, kvazaŭ Persa nobelo estus ĉiutaga gasto. Tia akcepto ne plaĉis al mi, precipe ĉar li restis sidanta, kaj eĉ ne demetis la piedojn. Li skuis la kuriozan kapon kelkajn fojojn kvazaŭ tio estus sufiĉa saluto.
Por konservi mian propran indecon antaŭ miaj kamaradoj mi ne povis permesi ke la barbaro sidu, kaj per signo mi petis lin ke li stariĝu. Li respondis neĝentile kraĉante el la buŝo brunan fluidaĵon trans la balustradon antaŭ li. Tiam rigardante min per kvazaŭ ridonta, sed samtempe serioza vizaĝo, li diris ion per nemuzika voĉo, kion mi ne komprenis.
Je tio Abdul kiu komprenis unu aŭ du vortojn rapide alproksimiĝis kaj alparolis lin en lia propra lingvo. Sed la barbaro malfacile komprenis, precipe pro la elparolo de Abdul. Tiu ĉi poste diris al mi ke la lingvo de la viro nemulte malsimilas la lingvon de la Usonanoj, kiel ili ĝin skribis antaŭ dek unu jarcentoj.
Kiam fine li stariĝis parolante kun Abdul, mi povis pli bone observi lin. Li estis alta kaj osteca, kun malgracia nuko, kaj aspektis ĉe la unua rigardo, kiel viro kvardekjara. Ni decidis poste ke li havis malpli ol tridek jarojn. Lia flava haŭto kaj manko da haroj igis lin aspekti multe pli maljuna ol li estis. Lia mieno ankaŭ surprizis min. Ĝi esprimis profundan malĝojecon, tamen liaj okuloj estis plenaj de gajeco, kaj lia buŝo senĉese esprimis mokadon. Mi mem ne ŝatis lian manieron. Li ne ŝajnis impresata de tiom da fremduloj, kaj tenis sin kvazaŭ estus negrave ĉu ni lin komprenas aŭ ne. Sed Abdul poste informis min, ke li faris tre multe da demandoj pri ni.
Jen kio Abdul eksciis: Tiu ĉi Usonano kun
lia edzino kaj unu maljuna viro estis la solaj,
kiuj restis el lia raso. Tridek unu mortis tiun
Jon
, la alian li jam forgesis. Ili loĝis en ĉi
tiu templo, ĉar ĝi estas malvarmeta. Kiam la
templo estis konstruita, kaj por kia celo, li ne
povis diri. Li almontris al la Okcidento, kaj
diris ke la lando tie estas kovrita de ruiniĝintaj
urboj.
Kiam Abdul diris al li, ke ni estas amikoj, kaj donacis al li belegan ĉasist-tranĉilon, li etendis al li sian dekstran manon kaj tie tenis ĝin. Momente Abdul rigardis ĝin mire, kiel faris ĉiuj, tiam kun subita inteligenteco li ekkaptis la etenditan manon en sian propran, kaj movis ĝin supren kaj malsupren. Tio ĉi estis interesa, ĉar Abdul informas nin, ke tiamaniere la Usonanoj salutis unu la alian.
Dum ĉio tio ĉi okazis, ni eniris grandan rondan salonon sub la kupolo. Tiu ĉi salono estis vastega, kaj ankoraŭ restis signoj de antaŭa belegeco. Laŭ la muroj sin trovis marmoraj statuoj ĉirkaŭitaj de hedero, kaj ili rigardis nin per melankoliaj okuloj. Tie ĉi ni ankaŭ renkontis maldikan maljunulon, kies senhara kapo kaj senbarba vizaĝo preskaŭ igis min ridi.
Laŭ peto de Abdul nia mastro kondukis
nin en kelkajn el la pli malgrandaj ĉambroj
por montri al ni la vivmanieron de la Usonanoj,
kaj estas neeble imagi pli patosan miksaĵon de
gloro kaj ruiniĝo, de riĉeco kaj malriĉeco, de
Kiam ni revenis al la ronda salono nia mastro momente malaperis en ĉambron, kiun li ne estis montrinta al ni. Li revenis portante ŝtonan vazon kun malgranda kolo, kaj lin sekvis knabino, kiu portis pokalojn el kupro kaj stano. Tiujn ĉi ŝi metis sur defalintan parton de la kupolo, kiun ili uzis kiel tablon.
La knabino estis interesa. Ŝi havis belan kapon, delikatajn trajtojn, flavan hararon, bluajn okulojn, kaj paceman malgajan mienon, kiu tuŝis mian koron. Se ŝi estus estinta malbela, la tago estus havinta tute alian finon.
Ni ĉiuj salutis ŝin, kaj la Usonano diris kelkajn vortojn, kiujn ni prenis kiel prezentajn vortojn. Li plenigis la pokalojn el la ŝtona vazo, kaj tiam dirante ion, kion Abdul ne komprenis, li etendis sian pokalon kun stranga moveto kaj metis ĝin al siaj lipoj. Kiam li tion faris Omar ekkaptegis mian brakon kaj diris:
La ĝusta gesto de la fantomo!
Kaj tiam kvazaŭ al si mem. Kaj hodiaŭ
estas la kvara de Julio.
Sed li trinkis, kiel faris ĉiuj, ĉar nia soifo estis forta kaj la odoro de la ora fluidaĵo estis plej alloga. Ĝi havis pli varmegan guston ol la fajroj de la infero. Ĝi ankaŭ estis tre potenca kaj tre gajigis la sentojn. Ni tuj fariĝis feliĉaj.
Kaj estis tiam ke Hason faris senprudentan
agon. Estante proksime de la knabino kaj tre
impresita de ŝia beleco, li alparolis ŝin kiel
La plej anĝela el virinoj.
Hura-al-missan
Josafa Hason palpebrumis kaj ŝanceliĝis.
Tiam, kun furiozeco en la vizaĝo, li kuregis sur la maljunulon.
Sed tiam la juna Usonano enmiksiĝis. Li rapide alproksimiĝis, forte fermis sian ostecan manon kaj kun miriga rapideco ŝovegis ĝin antaŭen, tiel rekte ke ĝi renkontis la vizaĝon de Hason, kaj li, je nia surprizo, subite kaj neĝentile sidiĝis sur la marmoran pavimon, kaj la sango elkuregis el la nazo. Li estis kompatinda vidaĵo.
Pro tio ke tiamaniera batalo estis por ni
nekonata, ni estis tre konsternitaj, kaj opiniis
ke li estas mortigita. Jafar-el-Beg, fortega
luktisto, kun potenca korpo, furioze kuregis
sur la Usonanon por kiu mi tremis. Sed la
brakon li ree elŝovegis, kaj Jafar-el-Beg ankaŭ
Ĉe tiu ĉi tempo Hason ree staris, purpura de kolero. Kun levita glavo li kuregis sur nian mastron. La maljuna viro metis sin inter ilin. Hason kun senpripensa krueleco, frapegis la kapon, kaj streĉis lin sur la plankon. Momenton la junulo staris konsternita, tiam ekkaptante la bastonon de la maljunulo—peza bastono kun fera pinto—li saltegis antaŭen, kaj, pli rapide ol vortoj povas diri, donis teruran frapon sur la kapon de Hason, kiu falegis al la planko kun rompita kranio.
Ĉio tio ĉi okazis en momento, kaj freneza konfuzo sekvis. Miaj kamaradoj eltiris siajn defendilojn kaj kuregis kontraŭ la Usonano. La knabino kuris antaŭen aŭ de teruro aŭ por protekti sian amanton, mi ne scias, kiam sago el la pafarko de maristo trapikis ŝian koron.
Tio donis al la Usonano la energion de dekdu homoj.
Li senkonsciigis bravan Mulai’ per frapo, kiu mortigus bovon. Pri tia furiozeco mi ne havis koncepton. Li malaltigis sian bastonon kiel fulmofajron el la ĉielo sur la kraniojn de la Persoj, tamen li ĉiam alproksimiĝis la pordon por malhelpi siajn malamikojn ĉirkaŭi lin. Kvar el nia nombro, en tiom da minutoj, sekvis Hason al la planko. Mulai, Jafar-el-Beg, Taki-u-Din, kaj Zenjan, maristo, kuŝis streĉitaj sur la pavimo, ĉiuj mortintaj aŭ treege vunditaj.
Tiel subite okazis tio ĉi, ke por mi ĝi
preskaŭ ne ŝajnis realaĵo. Mi kuregis antaŭen
Kiam Omar falis, mi rimarkis ke la Usonano havis multajn vundojn, ĉar miaj kamaradoj faris multajn sovaĝajn atakojn. Li ŝanceliĝis kiam li movis sin al la pordo, kaj li apogis sin al la muro momenton, dum la okuloj renkontis la niajn kun elrigardo de batalemo kaj malestimo, kiun mi volonte forgesus. Tiam la bastono falis el lia mano; li ŝanceliĝe iris al la granda portiko, kaj falis peze al la pavimo. Abdul kuris al li, sed li estis senviva.
Kiam li falis, mirinda afero okazis—neebla afero, kiam mi pensas pri ĝi, sed Abdul kaj mi vidis ĝin klare.
Antaŭ la vasta ŝtuparo kaj sidanta kontraŭ tiu ĉi pordo estas granda statuo de Georgo Vaŝington. Kiam la Usonano ŝanceliĝe falis sur la portiko, kun manoj etenditaj kaj kun la Morto en la koro, tiam ĉi tiu statuo malrapide mallevis la kapon kvazaŭ por danki pro kuraĝa batalo.
Eble ĝi estis la malĝoja akcepto de maldolĉa fino.
La 7an de Julio.
Ree sur la maro.
Tiuĉifoje al Persujo, portante niajn vunditojn kaj la cindrojn de la mortintoj; la cindroj de la enlanduloj kuŝas sub la Granda Templo. La kranion de la lasta Usonano mi donacos al la muzeo de Teheran.
Fino.
Esperanto Verlag Möller & Borel
Berlin SW., Lindenstrasse 18/19.
Verkoj tute en Esperanto.
LA INSTRUANTO
5a JARO DE LIBERAJ HOROJ
Ĉiumonata organo por lernantoj de Esperanto.
REDAKCIO KAJ ADMINISTRACIO: Esperanto Verlag Möller & Borel, Berlin SW. 68, Lindenstrasse 18–19.
JARA ABONPREZO: 2 M. (1 Sm)
Por abonantoj de Germ. Esperantisto
kaj anoj de G. E. A. 1,50 M. afrankite.
Tiu ĵurnalo, eliranta la 15an de ĉiu monato, celas prezenti
al esperantistoj facilajn kaj instruajn legaĵojn. Ĝi estas
daŭrigo de la multe ŝatataj Liberaj Horoj
, antaŭa aldono al
Germana Esperantisto
. Lerta kunlaborantaro helpas la redakcion,
liveri al lernantoj facilan, sed tamen interesan kaj
bonstilan literaturon. La praktikan uzon de nia lingvo instruas
dialogoj, modeloj de leteroj, tekstoj kun apuda nacilingva traduko
ktp.; amuza parto liveras interesajn problemojn kaj humoraĵojn.
Jara abonprezo 2 M. (1 Sm). Por abonantoj de Germana Esperantisto
kaj
membroj de G.E.A. en Germanujo kaj Aŭstrio-Hungarujo nur 1,50 M. (0,75 Sm).
Por la cetera eksterlando senescepte 2.— M. (1 Sm).
Esperanto Verlag Möller & Borel, Berlin SW., Lindenstr. 18–19.
Esperanta Biblioteko Internacia
Tiu-ĉi biblioteko enhavas facilajn legaĵojn de ĉiulandaj eminentaj Esperantistoj. Ĝi tial bonege taŭgas por ekzercado de la lingvo, ĉu dum la grupaj kunvenoj, ĉu per privata legado.
Ĝis nun aperis:
(La kolekto estas daŭrigota.)
Prezo po kajero 0,100 Sm (0,20 M.)
Serio de 12 volumoj (afrankite) 1,250 Sm (2,50 M.)
Ĉiu libreto enhavas 40–50 paĝojn.
Berlin S.W., Linden-Strasse 18–19.